30-a de novembro
Salti al navigilo
Salti al serĉilo
Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
novembro 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 |
novembro | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | ||||
4 | 5 | 6 | 7 | 8 | 9 | 10 |
11 | 12 | 13 | 14 | 15 | 16 | 17 |
18 | 19 | 20 | 21 | 22 | 23 | 24 |
25 | 26 | 27 | 28 | 29 | 30 | |
aranĝo de 2019 tagoj |
La 30-a de novembro estas la 334-a tago de la jaro (la 335-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 31 tagoj restas.
Je la 30-a de novembro okazis, interalie:
Eventoj[redakti | redakti fonton]
- 1215: Lasta kunsido de la Kvara Laterana Koncilio finiĝis
- 1406: Gregorio la 12-a iĝis papo - dediĉinta sin al tio, ke la granda okcidenta skismo finiĝu
- 1409: Granda milito kontraŭ la ordeno de germanaj kavaliroj: en Bresto komenciĝis sekreta milita interkonsiliĝo inter pola reĝo Ladislao la 2-a Jogajlo kaj grandduko de Litovio Vytautas - alkondukanta al la batalo de Grunwald
- 1609: Itala sciencisto Galilejo per teleskopo komencis rigardi la lunon kaj skizi lian surfacon
- 1655: Sveda diluvo: reĝo Johano la 2-a Kazimiro alvokis polojn ribeli kontraŭ svedoj
- 1700: Granda venko de sveda armeo kontraŭ la rusa, kvaroble pli granda, en batalo de Narva - unua batalo de 20-jara Granda Nordia Milito
- 1718: Dum sieĝo de Fredrikshald pereis reĝo de Svedio Karolo la 12-a
- 1786: Grandduklando de Toskanio: Leopoldo la 2-a kiel la unua reganto abolis mortpunon
- 1803: Hispanoj oficiale transdonis Luizianon al francoj
- 1803: Haitia revolucio: kapitulaco de lastaj francaj soldatoj de la ekspedicia korpuso en Hispaniolo
- 1807: Milito de Hispana Sendependiĝo: franca armeo aneksis Lisbonon
- 1808: Eskadrono de pola malpeza kavalerio sukcese rajdatakis en la batalo de Samosierra, kio malfermis al Napoleono la vojon al Madrido - la batalo daŭris 8-10 minutojn (125 soldatoj estis senditaj al certa morto, pro tio, ke pola oficiro mise skoltadis - 20 soldatoj mortfalis, 30 vundiĝis)
- 1822: Grekaj taĉmentoj konkeris fortreson Nafplio
- 1853: Krimea milito: rusa ŝiparo venkis la turkan en batalo apud Sinop
- 1872: Unua internacia matĉo de futbalo en Glasgow inter la skota nacia teamo de futbalo kaj la angla nacia teamo de futbalo
- 1894: Franca astronomo Auguste Charlois malkovris asteroidon Delio
- 1911: Prezidento de Meksiko Francisco I. Madero kiel la unua ŝtatestro en la mondo flugis per aviadilo
- Unua mondmilito:
- 1917: Testoflugo de brita bombaviadilo Vickers Vimy
- 1923: En Vajmara Respubliko ekfunkciis unua registaro de Wilhelm Marx
- 1938: Emil Hácha iĝis prezidento de Ĉeĥoslovakio
- 1938: Gvidanto de rumana naciisma Legiana movado Corneliu Zelea Codreanu estis sufokita survoje al malliberejo de ĝendarmoj kune kun siaj 13 kamaradoj kaj enterigita arbare - precize du jarojn poste, post abdiko de la reĝo Karolo la 2-a kaj transpreno de regopovo flanke de la armeo, okazis en Bukareŝto ilia solena funebra ceremonio
- Dua mondmilito en Pollando kaj la mondo:
- 1939: Germanaj regopovoj en Ĝenerala Gubernio konstatis ke: ĝis tiu ĉi tago oni deportis al trudlaboroj el 4 distriktoj en Nazian Germanion 32 580 polojn, kaj en agrikulturo laboris tie ĉirkaŭ 250 mil polaj militkaptitoj; en ĜG nombro de senlaboruloj estis 273 294, en tio 63 470 virinoj; germanoj forpelis pli ol 1000 polajn familiojn de Inowrocław; amasaj ekzekutoj: laŭ varsovia gazeto germanoj ekzekutis 53 judojn arestitajn la 13-an de novembro; ĝendarmoj pafmortigis 10 personojn de malliberejo en Tarnów; en arbaro ĉe Łąck, apud Gostynin, en amasa ekzekuto pereis interalie Andrzej Czapski, parlamentano
- Ruĝa Armeo atakis Finnlandon - Vintra milito komenciĝis; Władysław Raczkiewicz nome de la pola registaro en ekzilo dekretis pri malvalideco de leĝaj aktoj eldonitaj de okupaciaj regopovoj kaj ankaŭ dekretis pri respondeco de oficiroj dum la invado en Pollandon kreante Armean Tribunalon, kies prezidanto iĝis generalo Józef Haller; Angers: generalo Władysław Sikorski responde al ĉefministro generalo Felicjan Sławoj Składkowski kaj ministro pri armeaj aferoj generalo Tadeusz Kasprzycki rifuzis aktivan soldatservon; Zuriko: Marta Czernigiewicz, reveninta de Silezio raportis interalie pri Katowice, kie en ĉiuj loĝejoj okazis revizioj, en la maplenaj ekloĝis germanoj, arestoj okazas ĉiutage nokte kaj homoj pereas senspure, ĉiuj polaj kaj judaj vendejoj estas detruataj
- 1940: En ĜG estis 910 ukrainaj elementaj lernejoj kun 91 411 lernantoj kaj 1398 instruistoj
- Hungara registaro retirigis rekonon al pola parlamentano en Budapeŝto
- 1941: Germana polico pafmortigis en Brzeziny 10 polojn akuzitaj pri sabotado, kontrabando kaj senpermesa trairo de landlimo kun ĜG; Porajmos: en Lodza geto novembre mortis 213 ciganoj; Pola Rezistomovado: unuapaĝe de konspira "Barykady Wolności" (Barikadoj de Libereco) aperis slogano Ni ĉiuj estas soldatoj sur fronto de civila batalo
- Ĉi tage oni sendis de Usono al nomoj de poloj en Sovetunio 108 kestojn kun vestoj; BBC disaŭdigis dum festo de Skotlando koncerton finitan per simfonio Polonia, verkitan de Edward Elgar dediĉe al Ignacy Jan Paderewski; "Pola Koruso" unuafoje prezentiĝis en preĝejo de Budapeŝto dum pollingva meso; Supera Komandanto kaj ĉefministro en ekzilo generalo Władysław Sikorski alflugis al Kujbiŝev por kontrolo de formiĝantaj tie polaj taĉmentoj
- 1942: Germanaj regopovoj direktis al Nazia Germanio por germanigi 6 818 polajn knabinojn kun "bona rasa ĉefaspekto" en la aĝo de 16 ĝis 20 jaroj; holokaŭsto: germana polico pafmortigis en Kutery (distrikto Starachowicki) 43 judojn kaŝiĝantaj en arbaro; Pola Rezistomovado: en distrikto Lublin oni notis novembre 365 agadojn de rezistomovado
- En Nazia Germanio kadre de eksterma programo Aranĝo T4 oni komencis elimini per malsatigo pacientojn de psikiatriaj hospitaloj; tuj post ekflugo de Montrealo al Vaŝingtono de aviadilo kun pola generalo Władysław Sikorski laŭvice malfunkciis ĉiuj motoroj - usona polico verdiktis sabotadon; Heinrich Himmler ordonis "kontraŭbatali banditismon" enkondukante principon de komuna respondeco pro partopreno en rezista movado kaj helpo al partizanoj; Nord-Afrika kampanjo: armeo de Libera Francio konkeris Reunion, kontrolatan ĝis nun de la reĝimo de Vichy
- 1943: Generalo Panteleimon Ponomarenko (posta soveta ambasadoro en Pollando) kiel ĉefkomandanto de sovetaj partizanoj ordonis malarmigi polajn partizanajn taĉmentojn kaj pafekzekuti rezistulojn; germana provizora polica juĝejo kunsidanta en Aŭŝvico novembre kondamnis al mortpuno 73 malliberulojn; germana polico pafmortigis en Varsovio kelkdekon de personoj
- 1944: Germana polico pafmortigis en Zygmuntów 33 polojn; Pola Rezistomovado: Pola Subtera Ŝtato en ĜG de junio 1942 ĝis tiu ĉi tago atakis 3258 fojojn fervojojn, trajnojn, pontojn kaj stacidomojn; soveta spiongrupo tuttage batalis apud vilaĝo Brenna (distrikto Cieszyński) kun germana ĝendarmaro kaj malgraŭ nombra supereco de malamiko eskapis de ĉirkaŭiro; taĉmento de ĝendarmoj de Pola Enlanda Armeo en batalo kontraŭ SS-Divizio Galizien liberigis arestitajn polojn
- Orienta Fronto: en Hungario trupoj de 2-a Ukraina Fronto liberigis Eger kaj Szikszó; Balkana Fronto: en Serbio bulgaraj trupoj okupis Novi Pazar; Albana Liberiga Armeo eniris al Shkodër - lasta germana rezistejo en Albanio
- 1945: Post 7 jaroj de rompo en Aŭstrio denove aperis aŭstra ŝilingo anstataŭante la germanan valuton reichsmark
- 1945: En Hamburgo oni plenumis verdikton de la mortpuno al kapitano, dua oficiro kaj medicina oficiro de la germana submarŝipo U-852, kondamnitajn pro murdo de la 13-a de marto 1944 31 ŝiprompiĝintojn de pli frue torpedita en Suda Atlantiko greka ŝipo SS Peleus
- 1947: En siria Halepo en pogromo pereis ĉirkaŭ 75 judoj kaj kelkcent estis vunditaj
- 1955: Flago de Vjetnamio oficialiĝis
- 1958: Centrafriko: kolonio Ekvatora Franca Afriko malfondiĝis, tuj post kiam sendependiĝis Gabono, Centr-Afrika Respubliko, Ĉado kaj Respubliko Kongo
- 1962: Birma politikisto U Thant iĝis Ĝenerala Sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj
- 1966: Barbado sendependiĝis de Britio
- 1967: Proklamo de Demokratia Popola Respubliko Jemeno, kiu estiĝis per kunigo de du britaj protektoratoj
- 1970: Dum sia 9-a apostola vojaĝo papo Paŭlo la 6-a por kelkaj horoj haltiĝis sur Usona Samoo, kaj poste alvenis al Aŭstralio
- 1975: Okcidentafriko: Dahomeo ŝanĝis sian nomon al Benino
- 1979: Angla rokgrupo Pink Floyd publikigis muzikalbumon La muro
- 1980: Papo Johano Paŭlo la 2-a anoncis sian duan enciklikon Dives in misericordia, kie teologie pravigas kulton al Dia mizerikordo, predikatan de sankta Faustyna Kowalska
- 1981: Malvarma milito: en Ĝenevo reprezentantoj de Usono kaj Sovetunio komencis pritrakti redukton de atombomboj en Eŭropo (ĝis la 17-a de decembro)
- 1990: Japanio: ludkonzolo Super Nintendo Entertainment System lanĉita
- 1993: Blazono de Rusio reestiĝis
- 1993: Premiero de drama milita filmo Listo de Ŝindler de usona reĝisoro Steven Spielberg, rilatanta al savo de judoj de la Krakova geto el la germana holokaŭsto
- 1994: Rapmuzikisto Tupac Shakur estis kvinfoje pripafita
- 1994: Pollando: en Krakovo malfermiĝis Muzeo de Japana Arto kaj Tekniko Manggha
- 1999: Usona konzerno ExxonMobil komercanta pri nafto kaj gaso fondiĝis
- 1999: En Seattle okazintaj amasaj demonstracioj kontraŭ pinta kunveno de Monda Organizaĵo pri Komerco en Usono iĝis simbola komenco de alimondisma movado - kontraŭ-tutmondiga movado
- 2002: Restaĵojn de Alexandre Dumas (patro) oni transportis al Panteono de Parizo
- 2004: Pollando: sur Podhale okazis tertremo forta 3,6 - 4,7 gradojn laŭ skalo de Richter
- 2004: Instituto pri Nacia Memoro komencis polan enketadon pri la soveta Masakro de Katyn - genocido de kelkdeko da miloj de polaj oficiroj, kun postaj reprezalioj de iliaj familioj
- 2005: Omar Bongo denove gajnis prezidentan balotadon en Gabono
- 2006: Ĉirkaŭ 300 personoj pereis post descendo de kota lavango de la deklivo de la Monto Majono sue filipina insulo Luzono
- 2011: En Belorusio finiĝis proceso de supozataj atencintoj kontraŭ la metroo de Minsko, kiuj estis kondamnitaj al mortpuno per pafekzekutado
- 2014: Oficanta prezidento Tabaré Vázquez gajnis la duan fojon prezidentan voĉdonon en Urugvajo
- 2015: Pariza Klimatkonferenco de la Unuiĝintaj Nacioj komencita
Naskiĝoj[redakti | redakti fonton]
- 538: Gregorio de Tours, unua historiisto pri frankoj, hagiografo, episkopo (m. 594)
- 1209: Ibn al-Nafis, siria anatomo kaj kuracisto (m. 1289)
- 1427: Kazimiro la 4-a, grandduko de Litovio kaj reĝo de Pollando, unu el la plej aktivaj polaj regntoj, venkinta Ordenon de germanaj kavaliroj en la Dektrijara Milito, kontribuinta al disvolvo de la kulturo kaj arto (m. 1492)
- 1466: Andrea Doria, itala admiralo, ĝenova politikisto (m. 1560)
- 1508: Andrea Palladio, itala renesanca arkitekto kaj teoriisto pri arkitekturo (m. 1580)
- 1527: Andreas Mylius, germana juristo, diplomato, historiisto kaj kronikisto (m. 1594)
- 1554: Philip Sidney, angla verkisto, soldato kaj kortegano (m. 1586)
- 1573: Aubert Miraeus, kanoniko, biografo, verkisto el Hispana Nederlando (m. 1640)
- 1599: Andrea Sacchi, itala pentristo farinta mozaikojn en pendentivoj de la kupolo de Baziliko Sankta Petro (m. 1661)
- 1645: Andreas Werckmeister, germana orgenisto, muzikisto kaj muzikteoriisto de la barokepoko (m. 1706)
- 1667: Jonathan Swift, irlanda verkisto,anglikana pastro kaj politikisto, konata de la verko La vojaĝoj de Gulivero, rete legebla en esperanto (m. 1745)
- 1699: Kristiano la 6-a, reĝo de Danio-Norvegio, adepto de pietismo (m. 1746)
- 1700: Kata Bethlen, hungara verkistino, konata de memoraĵoj (m. 1759)
- 1744: Karl Ludwig von Knebel, germana verkisto kaj tradukisto (m. 1834)
- 1756: Ernst Chladni, germana fizikisto, geologo, esploristo de meteorŝtonoj, "la patro de akustiko" (m. 1827)
- 1768: Jędrzej Śniadecki, pola filozofo, kemiisto, biologo kaj kuracisto, kreinto de la pola kemia terminologio (m. 1838)
- 1791: Franz Lamberg, hungara armea oficiro (m. 1848)
- 1796: Carl Loewe, germana komponisto, kantisto (m. 1869)
- 1810: Oliver Winchester, usona komercisto kaj politikisto (m. 1880)
- 1817: Theodor Mommsen, germana Nobelpremiita poeto, historiisto kaj juristo (m. 1903)
- 1825: William Adolphe Bouguereau, franca pentristo, reprezentanto de akademismo, membro de Instituto de Francio (m. 1905)
- 1829: Antal Rózsaági, hungara verkisto, edzo de Etelka Bálintffy (m. 1886)
- 1830: Anna Löhn-Siegel, germana aktorino, feministino kaj verkistino (m. 1902)
- 1834: András Jósa, hungara arkeologo, kuracisto, antropologo (m. 1918)
- 1834: Kálmán Jósika, hungara grandbienulo, ĵurnalisto (m. 1918)
- 1835: Mark Twain, usona verkisto kaj humuristo, konata de la romanoj La Aventuroj de Tom Sawyer kaj La Aventuroj de Huckleberry Finn, rete legebla en esperanto (m. 1910)
- 1843: József Kiss, hungara-juda poeto kaj framasono, enestanta en esperantlingva Hungara Antologio (m. 1921)
- 1847: Afonso Pena, prezidento de Brazilo kontribuinta al plibonigo de ekonomio (m. 1909)
- 1857: Odo Bujwid, pola bakteriologo, pioniro de higieno kaj prevento en kuracado, aplikinta vakcinon kontraŭ rabio, profesoro, prezidanto de UK 1912, UK 1931, de la Tutpola Federacio de Esperanto-Societoj kaj de Pola E-Delegitaro, membro de Lingva Komitato, prezidanto de ISAE, honora membro de UEA, proprakoste eldoninta "Polan Esperantiston", ĉefrolulo de la Esperanto-movado en Pollando (m. 1942)
- 1858: Jagadish Chandra Bose, barata fizikisto, fiziologo de plantoj, mulftlanka sciencisto, evoluiginto de sciencfikcio en la bengala lingvo (m. 1937)
- 1863: Andrés Bonifacio, filipina politikisto, prezidanto de provizora registaro (m. 1897)
- 1869: Gustaf Dalén, sveda Nobelpremiita fizikisto kaj inventisto eksperimentinta pri etino (m. 1937)
- 1873: Božena Benešová, ĉeĥa verkistino priskribanta infanojn kaj adoleskantojn, enestanta en Ĉeĥoslovaka Antologio (m. 1936)
- 1874: Lucy Maud Montgomery, kanada verkistino, konata de la romano Anna de Verdaj Gabloj (m. 1942)
- 1874: Winston Churchill, brita verkisto, historiisto, stratego, parolisto, ĉefministro de Britio, enkondukinto de la nocio Fera Kurteno, Nobelpremiita pri literaturo, konstruinto de postmilita politika ordo kune kun Josif Stalin kaj Franklin D. Roosevelt (m. 1965)
- 1880: Timotheus Trefán P., rumania hungara eklezia verkisto (m. 1946)
- 1885: Jenő Maticska, hungara pentristo, kies talenton malkovris János Thorma (m. 1906)
- 1893: Kim Ok, korea poeto kaj redaktoro, esperantisto, tradukisto, kunlaboranto de la Enciklopedio de Esperanto (m. nekonata)
- 1898: Franz Scheibenreiter, aŭstra-germana instruisto, sekretario de instruista fako de Aŭstria Laborista Ligo Esperantista, kunlaboranto de la Tutmonda Asocio de Geinstruistoj Esperantistaj, Tutmonda Asocio Kolektanta, "La Socialisto" kaj "Tutmonda Kolektanto" (m. nekonata)
- 1901: Julia Pióro, pola poetino, teozofino amikiĝinta kun Wanda Dynowska, kaj esperantistino enestanta en Esperanta Antologio (m. 1988)
- 1907: Fritz Eckhardt, aŭstra aktoro kaj scenaristo (m. 1995)
- 1916: József András Papp, rumania hungara ekonomikisto (m. ?)
- 1919: András Berkesi, hungara verkisto, oficiro de sekreta polico (m. 1997)
- 1923: Cho Namchul, korea ludisto de goo (m. 2006)
- 1925: József Steinmetz, rumania hungara, israela kuracisto (m. 2001)
- 1928: Peter Hans Kolvenbach, nederlanda kleriko, pastro de Katolika Armena Eklezio, lekciisto de ĝenerala lingvistiko kaj de orientaj lingvoj, rektoro de Papa Orienta Instituto, ĝenerala superulo de la Societo de Jesuo (m. 2016)
- 1931: András Mihalik, rumania hungara inĝeniero pri konstruado
- 1933: Zsolt Gálfalvi, rumania hungara literaturkritikisto, publicisto, redaktoro
- 1935: Herbert Prikopa, aŭstra kantisto, komponisto, aktoro
- 1937: Tom Simpson, angla biciklisto, mondĉampiono (m. 1967)
- 1941: Ali Hasan al-Maĝid, iraka politikisto kaj militkomandisto, respondeca pri multaj krimoj kontraŭ kurdoj (m. 2010)
- 1942: József Hencz, rumania hungara komponisto, dirigento
- 1947: Sergio Badilla Castillo, ĉilia poeto, lekciisto de literaturo kaj antropologio
- 1951: Christian Bernard, franca gvidanto de rozkruca ordeno, imperatoro de AMORC
- 1954: Lawrence Summers, usona ekonomikisto, profesoro pri ekonomiko
- 1962: Sabine Trenner, germana esperantistino, sociala pedagogo kaj inĝeniero, aktivulino de Esperanto-Asocio de GDR, kunorganizintino de famaj Zamenhofaj Tagoj, Cseh-metoda instruistino apartenanta al Internacia Rajtigita Ekzamenantaro, konata de beletraĵoj kaj recenzoj
- 1978: Cecília Felméri, hungara filmreĝisorino en Rumanio
- 1978: Gael García Bernal, meksika aktoro, reĝisoro kaj produktoro
- 1983: Anastasia Baburova, rusa ĵurnalistino, anarkiista aktivulino, murdita (m. 2009)
- 1985: Miyazaki Aoi, japana aktorino konata de la televiddrama serio Poŝtelefona kaŝpolicano
- 1990: Magnus Carlsen, norvega ŝakisto, mondĉampiono pri ŝako
Mortoj[redakti | redakti fonton]
- 62-70: (festotago) Sankta Andreo, apostolo de Azio, frato de Sankta Petro, kristana martiro
- 1016: Edmundo Ironside, reĝo de Anglio haltiginta danan invadon (n. ĉirkaŭ 990)
- 1204: Emeriko de Hungario, reĝo de Hungario, filo de Béla la 3-a el Arpad-dinastio (n. 1174)
- 1538: Adrianus Barlandus, belga nederlanddevena historiisto pri Malaltaj Landoj, filologo kaj filozofo (n. 1487)
- 1611 : Daniel Hofmann, germana luterana teologo, superintendanto, polemikisto kaj profesoro pri teologio de la Universitato de Helmstedt (n. 1538)
- 1718: Karolo la 12-a, reĝo de Svedio el dinastio Vitelsbaĥoj (n. 1682)
- 1750: Maurice de Saksio, marŝalo de Francio, eksternupta filo de Aŭgusto la 2-a (Pollando-Litovio) (n. 1696)
- 1760: Friederike Caroline Neuber, germana aktorino kaj teatrestrino (n. 1697)
- 1824: József Sándorffy, hungara mecenato de teatro (n. 1767)
- 1830: Pio la 8-a, papo, nomumita Apostola Penitencario, murdita (n. 1761)
- 1846: Friedrich List, germana ekonomikisto, fondinto de la nacia ekonomio (n. 1789)
- 1863: Kamehameha la 4-a, reĝo de Havajo, pranepo de la unua reĝo Kamehameha la 1-a (n. 1834)
- 1882: Joachim Marquardt, germana historiisto kaj filologo (n. 1812)
- 1892: István Kolonics, hungara orgenkonstruisto (n. 1826)
- 1894: Ferenc Veress, hungara agronomo, intendanto, frato de Sándor Veress (inĝeniero) (n. 1830)
- 1900: Oscar Wilde, irlanda dramverkisto, poeto, romanisto, kies verkoj aperis en "Esperantaj Kajeroj" kaj "La KancerKliniko", ankaŭ rete legeblaj (n. 1854)
- 1915: Aladár Benedek, hungara poeto, redaktoro (n. 1843)
- 1923: John Maclean, skota marksisto, kontraŭulo de la unua mondmilito (n. 1879)
- 1924: Oszkár Mailand, hungara etnografo kaj instruisto (m. 1858)
- 1930: Mother Jones, irlanda socialisma aktivulino (n. 1830)
- 1935: Fernando Pessoa, portugala poeto, renoviganto de la portugallingva literaturo (n. 1888)
- 1937: Árpád Bitay, hungara literaturhistoriisto, tradukisto, patro de Ilona Bitay (n. 1896)
- 1938: Corneliu Zelea Codreanu, rumana politikisto, kreinto kaj ĉefo de Legiana movado (n. 1899)
- 1939: Béla Kun, gvidanto de la Hungara Sovetrespubliko (n. 1886)
- 1943: Aniela Zagórska, pola tradukistino de preskaŭ ĉiuj verkoj de poldevena Joseph Conrad (n. 1881)
- 1943: Etty Hillesum, nederlanda judino konata de taglibro, en kiu priskribis germanan okupadon en Amsterdamo, solidarece elektinta deportadon al Aŭŝvico (n. 1914)
- 1944: Dezső Szomory, hungara verkisto kaj porteatra dramisto (n. 1869)
- 1944: Max Halbe, germana verkisto kaj dramisto, reprezentanto de naturalismo, honora civitano de Gdańsk (n. 1865)
- 1947: Ernst Lubitsch, germana-usona reĝisoro, aktoro kaj scenaristo juddevena (n. 1892)
- 1953: Francis Picabia, franca pentristo kaj poeto hispandevena (n. 1879)
- 1954: Wilhelm Furtwängler, germana dirigento kaj komponisto (n. 1886)
- 1958: George Hubert Wilkins, aŭstralia piloto kaj geografo (n. 1888)
- 1960: Antoni Chruściel, brigada generalo de Pola Soldataro, komandanto de Varsovia Areo de la Asocio de Armita Batalado, komandanto de la Ribelo de Varsovio (n. 1895)
- 1967: Alajos Gaál, hungara kuracisto, redaktoro, publicisto (n. 1889)
- 1980: Nguyễn Văn Kỉnh, vjetnama ambasadoro en Moskvo, prezidanto de Vjetnama Pacdefenda Esperantista Asocio (n. 1915)
- 1981: Károly Molter, hungara verkisto germandevena, membro de Verkista laborkomunumo Helikon (n. 1890)
- 1985: Béla Gy. Szabó, rumania hungara ksilografiisto (n. 1905)
- 1987: Norbert Barthelmess, germana ĵurnalisto, komunisto, ĝenerala sekretario de Sennacieca Asocio Tutmonda, redaktoro de "Sennaciulo" kaj "Sennacieca Revuo", esperantisto kaj tradukisto, konata de Proletaria Kantaro, socia romano Juneca ardo, traduko de Faŭsto (n. 1897)
- 1989: Marie Ginzová, ĉeĥa sekretariistino kaj esperantistino edziniĝinta al ĉeĥoslovaka judo Ota Ginz, patrino de denaska esperantisto Petr Ginz (viktimo de la germana-nazia holokaŭsto), tradukistino (n. 1897)
- 1989: Ahmadou Ahidjo, ĉefministro de Franca Kameruno inklininta Britan Kamerunon al unuiĝo, unua prezidento de Kameruno, nun loĝanta en Francio kaj Senegalo (n. 1924)
- 1992: Piroska Kuszálik, rumania hungara pedagogino, lernolibroverkistino (n. 1919)
- 1994: Guy Debord, franca filozofo, verkisto, filmisto, revoluciulo, kunfondinto de Literista Internacio kaj Situaciista Internacio (n. 1931)
- 2004: Pierre Berton, kanada verkisto, ĵurnalisto, televidprezentisto (n. 1920)
- 2007: François-Xavier Ortoli, franca politikisto, prezidanto de Eŭropa Komisiono (n. 1925)
- 2009: Milorad Pavić, serba verkisto, tradukisto, filologo, aŭtoro de la romano "Vortaro de Ĥazaroj" (n. 1929)
- 2011: Zdeněk Miler, ĉeĥa kreinto de desegnitaj filmoj, interalie pri Talpo (n. 1921)
- 2011: Leka Zogu, albana politikisto, filo de prezidento Zog la 1-a (n. 1939)
- 2013: Paul Walker, usona aktoro, televida kaj filma produktoro, edukita en mormona familio (n. 1973)
- 2015: György Csávossy, rumania hungara verkisto (n.1925)
- 2018: George H. W. Bush, prezidanto de Usono, kontribuinta al disfalo de Sovetunio, apoginta Solidarecon kaj revoluciojn de 1989 en Mez-Orienta Eŭropo (n. 1924)
Specialaj tagoj kaj festoj[redakti | redakti fonton]
- Nacia tago en Barbado, tago de la sendependeco (1966)
- Nacia tago en Jemeno, tago de la sendependiĝo de S-Jemeno (1967); pliaj naciaj tagoj estas la 22-a de majo, la 26-a de septembro kaj la 14-a de oktobro.
- Romkatolika Kalendaro:
- Festo de la sankta apostolo Andreo
- En tiuj tagoj, per la unua dimanĉo de Advento, komenciĝas nova liturgia jaro.
Tagoj de semajno[redakti | redakti fonton]
La 30-a de novembro estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098;
- Lundo en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099;
- Mardo en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094;
- Merkredo en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090;
- Vendredo en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096;
- Sabato en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097.