Aŭgusto de 2019
Salti al navigilo
Salti al serĉilo
aŭgusto | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | 4 | |||
5 | 6 | 7 | 8 | 9 | 10 | 11 |
12 | 13 | 14 | 15 | 16 | 17 | 18 |
19 | 20 | 21 | 22 | 23 | 24 | 25 |
26 | 27 | 28 | 29 | 30 | 31 | |
aranĝo de 2019 tagoj |
Jen listo de okazaĵoj en aŭgusto 2019:
Oni informis, ke modelo en hiĝabo aperis en reklamo de granda rusia vestomarko — unuafoje en historio de la lando.
Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
La usona prezidanto Donald Trump anoncas la kreon de militestraro por estonta kosma armeo, akcelante la militigon de la kosmo.
La reĝisoro Oleg Sencov, kondamnita de rusia juĝejo en 2015 je 20 jaroj da malliberigo pro akuzoj pri terorismo, estis liberigita kaj sendita al Ukrainio kadre de interŝanĝo de malliberuloj, okazinta inter tiu lando kaj Rusio. Post kelkaj horoj la oficejo de la prezidanto de Ukrainio refutis la novaĵon, dirinte ke la interŝanĝa procezo ankoraŭ ne finiĝis.
Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
Gravaj incendioj okazas en la pluvarbaro amazonia, la prezidanto de Brazilo Jair Bolsonaro permesas la intervenon de la armeo por estingi ilin.
La G7-renkontiĝo komenciĝas en Biarritz, Francio, dum alimondisma kunveno okazas en Hendaye.
Miloj da homoj en Honkongo kreis homan ĉenon proteste al nuntempa registaro de la urbo kaj inspire de Baltia Vojo en 1989.
Almenaŭ 62 homoj estis mortigitaj kaj pli ol 70 aliaj vunditaj en eksplodo de cisternokamiono en Morogoro, Tanzanio.
Pactraktato estis subskribata en Mozambiko inter la potenco kaj la ribeluloj, en kunteksto de ĝihadismaj atakoj en la norda parto de la lando, riĉa je nafto.
La barata registaro nuligis la aŭtonomion de la provinco Ĝamuo kaj Kaŝmiro pridisputata kun Pakistano.
Nov-faŝisma atenco kaŭzas 22 mortintojn latinamerikanajn en El Paso, Teksaso.
|