Bad Langensalza

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Bad Langensalza
Blazono
Bad Langensalza in UH.png
Federacia lando Turingio
Distrikto Distrikto Unstrut-Hainich
Urborajtoj Urbo (Stadt)
Koordinatoj 51°06′29″N 10°38′48″O  /  51.10806°N, 10.64667°O / 51.10806; 10.64667 (Bad Langensalza)Koordinatoj: 51°06′29″N 10°38′48″O  /  51.10806°N, 10.64667°O / 51.10806; 10.64667 (Bad Langensalza)
Alto super la marnivelo 185 - 220 m
Areo 123,11 km²
Loĝantaro 17483 (stato 2015-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Telefona antaŭkodo 03603
Poŝtkodo 99941–99947
Aŭtomobila kodo UH
Oficiala Municipokodo 16064003
Subdivido Urbocentro (Kernstadt) kaj 12 urbopartoj (Stadtteile)
Komunumestro Bernhard Schönau
Partio de komunumestro FDP
Adreso de la administrejo Marktstr. 1
99947 Bad Langensalza
Oficiala retejo https://www.badlangensalza.de/
Information icon.svg
vdr

Bad Langensalza [prononco "Langenzalca"] estas urbo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Unstrut-Hainich de la federacia lando Turingio. Fine de decembro 2015 la komunumo havis 17 483 loĝantojn.

Bad Langensalza situas borde de la rivero Unstrut.

la mezepoka mallibereja turo Hungerturm (la enkarceritoj tie malsatis), fone la merkata preĝejo Sankta Bonifacio

Historio[redakti | redakti fonton]

Ĝis la jaro 1815[redakti | redakti fonton]

Je la komenco de la 9-a jarcento endokumente unue menciitis loko nomita Salza – latine Salzaha – en la t.n. Breviarium Sancti Lulli (Lull), registro poseda de la Abatejo Hersfeld. Bedaŭrinde ne certas ĉu temas vere pri la ĉi tiea Salza aŭ pri samnoma loko apud Nordhausen kiu konatas jam ekde la 15.9.802. La unua certa mencio de nia Salza estis en la 1.6.932 en posedaĵinterŝanĝdokumento en la regiono Westergau (Turingio) inter la germana reĝo Henriko la Birdisto kaj la abato hersfelda Megingoz.[1]

En 1070 donacis Ludoviko la Saltanto el la dinastio de la Ludovikidoj la Mario-kirkon. Tri jarojn poste okazigitis en Homburg ĉe Unstrut (iama monakejloko apud Bad Langensalza) renkontiĝo princa; en la kadro de la saksia milito de Henriko la 4-a (Sankta Romia Imperio) oni batalis en la 9.6.1075 samloke. La reĝa armeo venkis kontraŭ la ribela saksia-turingia soldataro. La episkopo de Halberstadt, Burchard la 2-a, arestitis estante ribelgvidanto.

La donacaro de la benediktana abatejo de Homburg regarantiitis kaj imperiestro Lotaro la 3-a (Sankta Romia Imperio) ordonis la ŝanĝon de la monakinejo en monakejon. Apartenis la klostro al la ĉefepiskoplando Majenco veninte sub la rektan ŝirmon de papo Honorio la 2-a. En 1196 donacitis fare de Bernardo la 3-a (Saksio) kaj Henriko la 5-a (Brunsvigo) al la homburga monakejo la Kirko Sankta Stefano en Salza.

En 1212 sieĝitis Kastelo Dryburg fare imperiestro Oto la 4-a (Sankta Romia Imperio) mallongan tempon. Eble samjare la enloĝantaro ricevis la privilegion esti urbanoj. La unuaj sekurigitaj atestoj pri monfarejo datumas de inter 1255 kaj 1300. Ĉirkaŭ 1300 finfaritis la ĉirkaŭfortikaĵo kun kvar pordegoj; el tiu ĉi plej malnova remparero konserviĝis ĝis hodiaŭ kvar turoj. En 1325 fondis Guntero la 4-a (Salza) kaj liaj filoj monakejon magdalenaninan. Sieĝo en 1346 okazis kun posta detruo pro kverelo inter la landgrafo de Turingio Frederiko la 2-a (Meißen) kaj la majenca ĉefepiskopo Henriko de Virneburg (dum la t.n. Turingia grafarmilito). En 1356 unuiĝis la kvartaloj Jacobstadt, Neustadt kaj Altstadt kun kuna konsilantaro. Tiam starigitis urbomuroj kun sep pordegoj kaj pli ol 30 gvatturoj. Post la saksia hereddivido en 1485 apartenis la urbo kaj la regiono Langensalza al la albertida Duklando Saksio.

La 25.4.1525 komenciĝis leviĝo de metiistoj kaj kamparanoj en la kadro de la kamparanaj ribeloj; ceditis tiutempe al la ribelemuloj 12 seĝoj en la urba konsilantaro. En 1578 estiĝis la nomo Langensalza. La Pappenhajmoj marodis enurbe en 1632 dum la Tridekjara milito. La urbo situis ankaŭ ĉe la en 1700 instalita poŝta rapidkaleŝlinio inter Lepsiko kaj Kaselo kiu siavice estis parto de la grandlinio poŝta inter Moskvo kaj Amsterdamo.

Fajrego en 1711 detruis partojn de la malnova urbo. La tiam konstruitaj fortimpresaj barokaj domoj karakterizas la urbon ĝis hodiaŭ. En 1751 konstruitis la Friderika kastelo En 1811 malkovritis fontoj sulfuraj. Jam en 1812 malfermitis la unua sulfurbana loko en la arbaro Badewäldchen.

Historio ekde 1815[redakti | redakti fonton]

Amastombo ĉe Badewäldchen por falintaj soldatoj de 1866

Post la Viena kongreso ekregis surloke la prusoj. Dum la Germana milito prusaj trupoj venintaj el Minden kaj Hamburgo venkitis en Langensalza dum krulega batalo en la 27.6.1866 fare de la armeo hanovra, kvankam la hanovra soldataro kapitualciis du tagojn poste.

En junio 1938 okazis ĉe Reinhardbrunner Hof ekspozicio kontraŭjudisma. La koncentrejo surloka estis filio de Buchenwald kie oni fabrikis partojn por flugmaŝinoj kaj motoroj.[2]

Bombado de la 24.3.1944 detruis multajn tegmentojn kaj fenestrojn. Flamegojn ĉi-kuntekstajn oni sukcesis estingi.[3] Liberigitis la langensalzanoj de la nacisocialisma jugo fare de la Usona Armeo en la 5.4.1945. Ekde julio 1945 venis sovetiaj okupantoj kaj GDR-iĝo de Langensalza okazis en 1949. En 1952 la urbo iĝis subdistrikta ĉefurbo ene de la Distrikto Erfurto; tiun statuson Bad Langensalza perdis en la jaro 1994 kiam kreitis la Distrikto Unstrut-Hainich.

Alinomiĝo je Bad Langensalza (do kun kuracloka nom-aldono) fariĝis en la 28.6.1956. Post malkovro de salejo kaj mineralakvaj fontoj en 1996 fonditis la banlokreklamsocieto Bad Langensalza mbH Thermalsole- und Schwefelbad (1997) kiel ankaŭ la Nacia parko Hainich, la kliniko Rehaklinik an der Salza (1998), la kuracloka centro Friederiken-Therme (21.5.1999), la roza ĝardeno kun roza muzeo (julio 1999), la botanika ĝardeno sur la grundo de iama naĝejo aperta (22.6.2002) kaj bela japana ĝardeno (16.8.2003).

Ekde junio 2002 kromnomiĝas Bad Langensalza roza urbo. En la 21.3.2005 la turingia ministro pri ekonomio, Jürgen Reinholz oficiale proklamis la urbon sanigbanloko. La najbara praarbarpado Baumkronenpfad malfermitis en la 26.8.2005 en teritorio kiu kelkajn jarojn poste deklaritis mondheredaĵo de UNESKO. En majo 2009 la urbo ricevis la titolon urbo de variecemo.

Kvartaliĝoj[redakti | redakti fonton]

Superrigardo pri urbaj kvartaloj

Demografio[redakti | redakti fonton]

Enloĝantarevoluo :

  • 1831: 05.996
  • 1875: 09.855
  • 1880: 10.538
  • 1890: 11.501
  • 1925: 11.979
  • 1933: 12.759
  • 1939: 14.539
  • 1946: 16.013 1
  • 1950: 18.245 2
  • 1960: 16.143
  • 1981: 16.563
  • 1984: 16.843
  • 1994: 20.992
  • 1995: 20.996
  • 1996: 20.952
  • 1997: 20.441
  • 1998: 20.118
  • 1999: 20.123
  • 2000: 19.917
  • 2001: 19.709
  • 2002: 19.861
  • 2003: 18.994
  • 2004: 18.814
  • 2005: 18.689
  • 2006: 18.567
  • 2007: 18.392
  • 2008: 18.296
  • 2009: 18.150
  • 2010: 17.986
  • 2011: 17.744
  • 2012: 17.683
  • 2013: 17.577
  • 2014: 17.521
  • 2015: 17.483
  • 2016: 17.397
  • 2017: 17.305

1 29.10.
2 31.8.

Fonto datena: ekde 1994 Thüringer Landesamt für Statistik – ĉiam laŭ la stato de la 31.12.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Gefiloj de la urbo[redakti | redakti fonton]

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


  1. Zeittafel der Stadt
  2. Thüringer Verband der Verfolgten des Naziregimes – Bund der Antifaschisten und Studienkreis deutscher Widerstand 1933–1945 (eld.): Heimatgeschichtlicher Wegweiser zu Stätten des Widerstandes und der Verfolgung 1933–1945. Heimatgeschichtliche Wegweiser. Bd. 8. Erfurt 2003, p. 304. ISBN 3-88864-343-0.
  3. Hans-Joachim Blankenburg und Günther Sinnecker: Luftkrieg über Mittelthüringen 1944–1945. Verlag Rockstuhl, Bad Langensalza 2007, p. 151–162. ISBN 978-3-938997-52-9.