Clément Pansaers
Clément Pansaers | ||
---|---|---|
![]() | ||
Persona informo | ||
Naskiĝo | 1-an de majo 1885 en Landen | |
Morto | 31-an de oktobro 1922 (37-jara) en Bruselo | |
Mortokialo | limfomo • Hodgkin's lymphoma [#] | |
Lingvoj | franca lingvo • belga nederlanda lingvo [#] | |
Ŝtataneco | Belgio [#] | |
Profesio | ||
Pseŭdonimo | Julius Krekel [#] | |
Profesio | poeto • artisto [#] | |
[#] | Fonto: Vikidatumoj | |
Clément PANSAERS (naskiĝinta en 1885 - mortinta en 1922) estis la ĉefa proponinto de la Dada movado en Belgio.
Li ekverkis poezion en 1916 post esti forlasinta sian karieron kiel Egiptologo. Kune kun pluraj membroj de la brusela avangarda rondo, li fondis la revuon Résurrection, kiu eldonis fruajn tekstojn de Carl Einstein, Pierre Jean Jouve, Franz Werfel, kaj aliuloj.
Lia unue ĝuste dadaisma verko, Pan-Pan au Cul du Nu Nègre, estis eldonita en 1920. Tiu ĉi broŝureto, kune kun Bar Nicanor (1921), estis legitaj kaj admiritaj per samtempuloj James Joyce, Ezra Pound, Theo Van Doesburg, Francis Picabia kaj André Breton.
Pansaers transloĝiĝis al Parizo en 1921, kie li partoprenis la dadaismajn manifestaĵojn ĝis sia frua morto pro la malsano de Hodgkin.
Referenco[redakti | redakti fonton]
Tiu ĉi artikolo estis rektre tradukita el la angla versio je la 7-a de februaro, 2007. Bibliografio troviĝas en tiu artikolo.
Eksterkaj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- Informoj pri Pansaers ĉe la Internacia Dadaisma Arĥivo angle
- Pan ! Pan ! Pansaers, artikolo kaj biografio de Clément Pansaers de Bernard Pokojski en la revuo Paroles (n° 201)