D-tago

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Usonaj trupoj en la D-tago, tuj post surteriĝo sur la strando Utah en Normandio, Francio.
La ŝipinvado de Aliancanoj en la plaĝoj de Normandio
La plano de invado en Normandio la 6an de junio 1944

El inter la T-tagoj aŭ D-tagoj dum la Dua mondmilito, plej fama estas tago de la Normandia surbordiĝo de la Aliancanoj. Tio okazis la 6-an de junio, 1944.

Operaco Overlord estas nomo de la elŝipiĝo en Normandio, el la 6-an de junio 1944, kiu post kvar jaroj malfermis Okcidentan batalfronton. Ĝi estis unu el la plej grandaj armeaj operacoj de la Dua mondmilito.

En tiu ĉi operaco partoprenis taĉmentoj el dek du aliancanaj nacioj: Aŭstralio, Belgio, Ĉeĥoslovakio, Francio, Grekio, Kanado, Nederlando, Nov-Zelando, Norvegio, Pollando, Unuiĝinta Reĝlando kaj Usono.

La operaco Overlord komenciĝis dumnokte, kiam en Normandio surteriĝis paraŝutistaj taĉmentoj. Samtempe la aliancanaj surmaraj kaj aeraj fortoj bombardis germanajn taĉmentojn. La sekvantan tagon matene, la 6-an de junio, estis entreprenita kunigita sturmo. Tiu ĉi tago estas markata kiel T-Tago.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]