Don Álvaro o la fuerza del sino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Don Álvaro o la fuerza del sino aŭ en Esperanto Don Álvaro aŭ la forto de la destino[1] estas teatraĵo de la Duko de Rivas, premierita en la Teatro de la Princo de Madrido, la 22-a de marto de 1835.

Temas pri verko kiu konsolidis kaj sukcesigis la Romantikismon en Hispanio,[2] simile al tio kion faris la tragedio Hernani de Victor Hugo por la franca literaturo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La etoso de la verko estas je la komenco de la 18a jarcento (do antaŭ pli ol unu jarcento rilate al la verkodato), post la Milito pri Hispana Sukcedo, en Sevilo, kie loĝas la protagonisto, don Álvaro. Tiu estas riĉa kaj mistera indjano kiu vivas pasian amaferon kun doña Leonor, juna nobelulino; tiu rilato estas malpermesita de la Markizo Kalatrava, patro de doña Leonor, kiu konsideras don Álvaro nefidinda adventurulo.

La paro decidas eskapi kaj dume, ili estas surprizitaj de la Markizo Kalatrava; tiam don Álvaro forĵetas sian pafilon al grundo montre de rezigno, sed tiu sola forpafas kaj vundas mortige la Markizon. La du fratoj de doña Leonor —don Carlos kaj don Alfonso— persekutas ambaŭ amantojn cele mortigi ilin: doña Leonor depresias pro kulposento kaj fariĝas ermitano ĉe konvento, kaj malkomunikiĝas kun don Álvaro, kiu kredas doña Leonor mortinta.

Post unu jaro jam en Italio don Álvaro estas soldato, kaj ekkonas hazarde don Carlos, kiu estas ankaŭ en Velletri. Ambaŭ amikiĝas, ĝis laŭ la konversacio eli rekonas sin reciproke; post la ekkono pri la vera identeco de don Álvaro, don Carlos proponas duelon je morto. Tie don Carlos estas mortigita de don Álvaro, kiu suferas pro rimorso esti okazinta senvole duan murdon, pro kio decidas rifuĝiĝi kiel monaĥo en la Konvento de la Anĝeloj, kie li pasos kvar jarojn.

La agado revenis tiam al Hispanio, kie don Alfonso ekscias pri la okazo ĉe sia frato kaj decidas serĉi don Álvaro por plenumi sian revenĝon. Post longa serĉado, don Alfonso malkovras la kaŝejon de don Álvaro kaj okazas nova duelo. Meze de tiu, don Álvaro vundas mortige don Alfonso, kaj ambaŭ surprizas doña Leonor, kiu estis loĝinta kiel ermitano ĉe la sama konvento kie estis loĝinta don Álvaro. Tiu kontentiĝas kiam ekkonas ke sia amatino ankoraŭ vivas kaj ĉe li, sed kiam doña Leonor trafas sian fraton mortinta surgrunde kaj alproksimiĝas lin, tiu ponardas ŝin ĉar konsideras ŝin komplico de don Álvaro. Post tio tuj mortiĝas don Alfonso samloke.

La morto de doña Leonor akcelas la malesperon de don Álvaro, kiu nun sentas sin kulpa pro ĉiuj la mortoj okazintaj ĉirkaŭ sin, krom esti perdinta sian amatinon nun porĉiame. Antaŭ tiu tragedio, don Álvaro memmortigas sin per salto el klifo kriante "Soy un enviado del infierno, soy un demonio exterminador" (Mi estas sendito el la infero, mi estas eksterma diablo).

Temaro[redakti | redakti fonton]

La verko enhavas grandan varion de temoj ĉiuj tipaj de la Romantismo, kiaj: amo, honoro, revenĝo, religio, morto, la romantika heroo kaj la destino aŭ fato. Laŭ las regularo de la Romantismo en tiu verko oni fokusigas al rolo de la romantika heroo don Álvaro, kiu aperas solema, mistera, kaj suferanta pro ampasio. Ne havas familianojn nek amikojn, kaj la nura, nome la frato de sia amatino (don Carlos), tuj fariĝas ĝismorta malamiko.

La fundamenta temo estas la fato, nome "fata forto" kiu dominas la vivon de la protagonisto (ĉefrolulo) kaj eĉ de la resto de roluloj, kaj kaŭzas ĉies mortojn, inklude tiujn de don Álvaro kaj doña Leonor, reprezente ke amo estas venkita de fato. Ne eblas rezisti kontraŭ la fato. Precize la perfortaj mortigoj de la ĉefroluloj estis kaŭzita rekte aŭ malrekte de don Álvaro, kiu eĉ memmortigas sin finfine agnoskinte la povon de la fato super li.

La memmortigo kaj la tragika fino de ĉiuj la ĉefroluloj malheligas la tutan verkon (same kiel ĉe la franca Hernani). Kiam la itala komponisto Giuseppe Verdi premieris en 1862 sian operon La Forto de la Destino, bazita sur tiu verko, klopodis eviti precize la troan kvanton de mortoj en la historio, pro kio la artisto decidis permesi, ke la rolulo de Don Álvaro survivu fine de la verko.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Tiuepoke kutime oni premieris "dufoje" sukcesajn teatraĵojn nur ŝanĝinte la titolon: pro tio ltiu verko poste publikigis kun la du uzitaj titoloj.
  2. Cf. Francisco Javier López García, «Introducción» a Duque de Rivas, Don Álvaro o la fuerza del sino, Alba, Madrid, 1988, paĝo 15.