Friedrich Wilhelm Riemer

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Friedrich Wilhelm Riemer
FriedrichWilhelmRiemer.jpg
Persona informo
Naskiĝo 19-an de aprilo 1774 (1774-04-19)
en Kłodzko
Morto 19-an de decembro 1845 (1845-12-19) (71-jara)
en Vajmaro
Lingvoj germana lingvo [#]
Ŝtataneco Germanio [#]
Alma mater Universitato Marteno Lutero de Wittenberg-Halle [#]
Profesio
Profesio bibliotekistoaŭtoroverkisto • poeto [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Information icon.svg
vdr

Friedrich Wilhelm RIEMER (naskiĝinta la 19-an de aprilo 1774 en Glatz, mortinta la 19-an de septembro 1845 en Vajmaro) estis germana teologo kaj filologo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Riemer studis en Halle (Saale) teologion kaj poste filologio ĉe Friedrich August Wolf. En la 1801-a jaro li fariĝis edukisto en la domo de Wilhelm von Humboldt. Lin li akompanis en 1802 al Italujo. Inter 1803–12 Riemer vivis en la domo de Goeto kaj estis literatura helpanto kaj instruisto de ties filo. En 1812 li profesoriĝis ĉe la gimnazio kaj en 1814 li nomumitis la dua plej grava bibliotekisto en Vajmaro. Tamen li maldungiĝis en 1820 por daŭre dediĉi sin tute al studado.

En 1837 finfine li nomumitis ĉefbibliotekisto. Lia tombo estas sur la Historia tombejo de Vajmaro.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Krom la vortaron »Griechisch-deutsches Handwörterbuch« (Jena 1802–04, 2 vol.); 4-a eld. 1824) kaj kelkajn volumojn kun poemoj li publikigis »Mitteilungen über Goethe, as mündlichen und schriftlichen Quellen« (Berlin 1841, 2 vol.) kaj eldonis la leterointerŝangon inter Goeto kaj Zelter sub la titolo »Briefwechsel zwischen Goethe und Zelter« (1833–34, 6 vol.); krome li kunlaboris ĉe la lasta eldono de la verkoj goetaj.

El lia postlasitaĵaro venis »Briefe von und an Goethe« (Leipzig 1846). La leteroj de Riemer al la familio Frommann estis publikigitaj de F. Heitmüller (»Aus dem Goethehause«, Stuttgart 1892), de liaj »Gedichte und Reden zu Goethes Ehren« faris privatan presitan eldonon Kippenberg (Leipzig 1906).

Fonto[redakti | redakti fonton]

Meyers Großes Konversations-Lexikon, Band 16. Leipzig 1908, p. 922, kio legeblas tie ĉi interrete.