Giovanni Daminelli

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Giovanni Daminelli
Persona informo
Naskiĝo 2-a de aŭgusto 1943
en Bergamo (Italio
Morto 26-a de marto 2019
en Milano
Lingvoj Esperanto
Nacieco itala
Ŝtataneco ItalioItala reĝlando
Profesio
Profesio esperantisto
Esperanto
Esperantistiĝis en 2000
Information icon.svg
vdr

Giovanni Daminelli (naskiĝinta la 2-an de aŭgusto 1943 en Bergamo, Italio, mortinta la 26-an de marto 2019 en Milano) estis doktoro pri matematiko. Li fariĝis en 2012 prezidanto de IKUE.

Esperantisto ekde 2000, en 2003 li akiris la superan diplomon de la Itala Instituto de Esperanto. Li prezidantis la italan sekcion de IKUE (Italan Unuiĝon de Katolikaj Esperantistoj) - ekde 2003 - kaj estis kontoreviziisto de IKUE. Li redaktis “Katolika Sento”, kreis kaj prizorgis la oficialan paĝaron de la itala IKUE-sekcio (www.ueci.it). Li gvidis E-kursojn en Milano ĉe la “Universitato de la tria aĝo” kaj en la urba E-klubo. Ekster IKUE, li estis membro de la paŝtista konsilio de sia paroĥo, sekretario de la Itala Instituto de Esperanto kaj konsiliano de la E-klubo de Milano.[1] Ekde 2008 li estis prezidanto de UECI (Unione esperantista cattolica italiana).[2]

Notoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]