Lafcadio Hearn

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Lafcadio Hearn
Lafcadio hearn.jpg
Persona informo
Naskonomo Patrick Lafcadio Hearn
Aliaj nomoj Koizumi Yakumo
Naskiĝo 27-an de junio 1850 (1850-06-27)
en Lefkado
Morto 26-an de septembro 1904 (1904-09-26) (54-jara)
en Tokio
Mortokialo korinfarkto
Tombo Zōshigaya Cemetery
Lingvoj angla lingvo
Ŝtataneco GrekioIrlandoJapanio
Alma mater Ushaw College
Profesio
Profesio verkisto • romanisto • scenaristo • profesoro • poeto • literaturkritikisto • verkisto de porinfana literaturo • collector of fairy tales
Information icon.svg
vdr

Lafcadio HEARN estis naskita en 1850 en Lefkado, (Grekio) de greka patrino kaj irlanda patro, kaj pasis sian infanaĝon en Anglio, Francio kaj Usono. Li iĝis ĵurnalisto, tradukis Théophile Gautier, vivis dum iom da tempo en insulo Martiniko, kaj fine alvenis Japanion en 1890.

Tie li verkis la plej gravan parton de sia laboro. Lafcadio Hearn edziĝis kun japanino, kaj estis la unua eŭropano iĝanta japana civitano. Li tiam prenis novan nomon: Koizumi Yakumo(小泉八雲 = 'Fonteto Ok Nuboj'). Instruisto por angla literaturo en la universitato de Tokio, li estis tiel interpretanto de la okcidenta kulturo al siaj studentoj. Per siaj libroj li estis ankaŭ, kaj precipe, la interpretanto de la malkonita japana kulturo al eŭropaj legantoj.

Li priskribas de ene per klara kaj agrabla stilo la ĉiutagan vivon, la malnovajn tradiciojn, kaj la superstiĉojn de sia nova lando.

Listo de libroj[redakti | redakti fonton]

  • Glimpses of Unfamiliar Japan (1894)
  • Kokoro (1895)
  • Kwaidan, kajdano (1903)
  • An Attempt at an Interpretation (1904)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]