Louise von François

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Louise von François
Marie Louise von François; foto de ĉ. 1881
Marie Louise von François; foto de ĉ. 1881
Persona informo
Naskiĝo 27-an de junio 1817 (1817-06-27)
en Herzberg
Morto 25-an de septembro 1893 (1893-09-25) (76-jara)
en Weißenfels
Lingvoj germana lingvo [#]
Ŝtataneco Germanio [#]
Profesio
Profesio aŭtoroverkisto [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Information icon.svg
vdr
Loĝejo en Weißenfels

Marie Louise von François (naskiĝinta en la 27-a de junio 1817 en Herzberg (Elster), mortinta en la 25-a de septembro 1893 en Weißenfels) estis germana verkistino. Ŝia familio havis hugenotajn radikojn.

Vivo[redakti | redakti fonton]

La filino de prusa oficiro pasigis la junajn jarojn en Weißenfels, kien la patrino post la morto de la edzo revenis. La plue senteblaj tradicioj de la 18-a jarcento kaj de la spirito de la kontraŭnapoleonaj militoj formis, kune kun postromantikaj trajtoj, ŝian verkadon. La unuajn inspirojn ŝi ricevis de Adolph Müllner, de la kuracisto d-ro Schütz kaj la porvirina verkistino Fanny Tarnow. Pro kulpo de sia kuratoro ŝi perdis la pretajn heredaĵojn. Tio provokis la finon de la fianĉiniĝo al la oficiro Alfred Graf von Görtz. Sen riproĉo kaj amareco ŝi vivis ekde tiam vivon de abnegacio. En 1847 ŝi iris al sia onklo, la generalleŭtenanto Karl von François, al Minden, en 1851 kun li al Halberstadt, poste al Potsdam. La ekonomiaj cirkonstancoj de la gepatra domo pli kaj pli malboniĝis pro malfeliĉa fino de proceso jura pri la havaĵoj de la patrino. En 1855 ŝi reiris, post la morto de la onklo, al Weißenfels.

La sekvintajn du jardekojn ŝi sindone kaj ofereme dediĉis sin al la flegado de la malsana patrino kaj de la blindiĝanta duonpatro. Nur tiam, kiam talento kaj persona destino jam daŭre impresis ŝin, eksentatis ŝia verkista kreivebleco. Post la forpaso de la gepatroj ŝi retirite vivis en Weißenfels. Ekde 1890 ŝi estis amikino de Marie von Ebner-Eschenbach, ekde 1891 de Conrad Ferdinand Meyer.

Graveco aŭtora[redakti | redakti fonton]

38jara ŝi skribis la unuan rakonton. Ŝi iĝis kunlaborantino ĉe Morgenblatt de Cotta kaj ĉe multaj aliaj gazetoj. Apenaŭ tuŝite per la siatempa literaturo ŝi - en trankvila modesteco sed kun insisto - marŝis sur propra pado kiu sukcesigis ŝin finskribi tri grandajn romanojn: Die letzte Reckenburgerin (1871), Frau Erdmuthens Zwillingssöhne (1873) kaj Stufenjahre eines Glücklichen (1877). Ili apartenis al la tradicio de germanlingvaj historiaj romanoj, kvankam la historiaj eventoj en ili nur servas kiel fono por individuaj konfliktoj.

Intence François kopiis kaj la rakontan teknikon kaj la edukajn tendencojn de la 18-a jarcento. Ĝuste tio nemoda donas al ŝiaj verkoj ĉarmon. Danke al recenzo de Gustav Freytag ĉe "Neues Reich" la verko Die letzte Reckenburgerin furoris kaj legitis ankoraŭ jardekojn poste. Tie ĉi ŝi plej formis sin mem. Senteblas en la linioj la severa maldolĉeco, la retiriĝo, la karitata seriozeco kaj la bonkoreco. La konservativaj partoj de ŝia artista kaj ideologia sintenoj ne estis kopiaĵoj. Ŝia inventema sensiveco artista igis riĉajn komponajn eblecojn. Ŝia pensado pri la homaro malfermiĝis sin al la abismo pro kulpo kaj pento.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Die letzte Reckenburgerin. Roman. S.n., Berlin 1871. (Vorabdruck in: Deutsche Roman-Zeitung, Berlin 1870)
    • Bd. 1. Janke, Berlin 1871. Bd. 2. Janke, Berlin 1871. _1871
    • Vollständige Ausgabe, Schreiter, Berlin 1927, Volltext online.
  • Frau Erdmuthens Zwillingssöhne. Roman. Janke, Berlin 1873.
  • Geschichte der preußischen Befreiungskriege in den Jahren 1813-15. (Berlin 1873).
  • Stufenjahre eines Glücklichen. Roman. Berlin 1877. – Volltext online.
  • Der Katzenjunker. Roman. S.n., Berlin 1879. – Volltext online.
  • Der Posten der Frau. Lustspiel in fünf Aufzügen. Spemann, Stuttgart 1881. – Volltext online (PDF; 2,5 MB).

Kolekto de etrakontoj[redakti | redakti fonton]

  • Ausgewählte Novellen (Berlin 1868, 2 Bände)
  • Erzählungen (Braunschweig 1871, 2 Bände)
  • Hellstädt und andre Erzählungen (Berlin 1874, 3 Bände)
  • Natur und Gnade, nebst andern Erzählungen (Berlin 1875, 3 Bände)
  • Phosphorus Hollunder. Zu Füßen des Monarchen. Spemann, Stuttgart 1881. – Ausgabe 1887, D. C. Heath, Boston, Volltext online.
  • Judith, die Kluswirthin. Novelle (zuerst in „Ausgewählte Novellen“, Berlin 1868) (Stuttgart 1883)

Aliaj[redakti | redakti fonton]

  • Geschichte einer Häßlichen. Braunschweig 1871
  • Der Erbe von Saldeck. Braunschweig 1871
  • Die goldene Hochzeit. Erzählung.
  • Gesammelte Werke in 5 Bänden. - Leipzig : Insel Verl, [1918]. - Bd. 1-5 ; 19 cm
  • Anton Bettelheim (Hrsg.): Louise von François und Conrad Ferdinand Meyer. Ein Briefwechsel. Zweite, vermehrte Auflage. Vereinigung Wissenschaftlicher Verleger, Berlin 1920. – Volltext online.
  • Joachim Jahns (Hrsg.): Vergessene Geschichte(n). Band 1: Aus der Provinz Sachsen und Thüringen. Dingsda-Verlag, Querfurt 1991, ISBN 3-928498-01-0. (Enthält u.a. den Text Napoleon in Weißenfels).
  • Potsdam, ein Frühlingsbrief und andere Prosa aus dem Brandenburgischen. Dingsda-Verlag Querfurt 1992, ISBN 3-928498-16-9.
  • Das Jubiläum und andere Erzählungen.
  • Fräulein Mutchen und ihr Hausmaier.
  • Zur Geschichte meines Urgroßvaters. Novelle
  • Zu Füßen des Monarchen. Novelle
  • Hinter dem Dom. Novelle
  • Eine Formalität. Erzählung. Berlin, 1884

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Ernst Schroeter: Louise von François. Die Stufenjahre der Dichterin. Zur Erinnerung an die 100. Wiederkehr ihres Geburtstages am 27. Juni 1917. Lehmstedt, Weißenfels 1917. – Volltext online
  • Biografio ĉe NDB
  • Ernst Schroeter: Louise von François. In: Mitteldeutsche Lebensbilder, Band 1: Lebensbilder des 19. Jahrhunderts. Selbstverlag der Historischen Kommission, Magdeburg 1926, S. 235-251.
  • Uta Scheidemann: Louise von François – Leben und Werk einer deutschen Erzählerin des 19. Jahrhunderts. Lang, Frankfurt am Main/Bern/New York 1987, ISBN 3-8204-9845-1.
  • Eva Hoffmann-Aleith: Ein Fräulein aus Weißenfels – Die Schriftstellerin Louise von François. Haag und Herchen, Frankfurt am Main 1992, ISBN 3-89228-777-5.
  • Louise von François. 27. Juni 1817 – 25. September 1893. Zum 100. Todestag am 25.9.1993. Museum Weissenfels (Hrsg.), Weißenfels 1993.
  • Gisela Stockmann, „Louise von François. Dichter-Lorbeer“. In: Gisela Stockmann: Schritte aus dem Schatten. Frauen in Sachsen-Anhalt. Dingsda-Verlag, Querfurt 1993, ISBN 3-928498-12-6.
  • Uta Scheidemann: Die Wunschbiographien der Louise von François. Dichtung und prosaische Lebenswirklichkeit im 19. Jahrhundert. Lang, Frankfurt am Main/Berlin/Bern/New York/Paris/Wien 1993, ISBN 3-631-45984-X.
  • Uta Schuch: „Die im Schatten stand“. Zum Werk einer vergessenen Schriftstellerin: Louise von François. Almquist & Wiksell, Stockholm 1994, ISBN 91-22-01617-1.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]