Magda László

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Magda László
Angolkert, a Budapesti Kórus és a Székesfővárosi Zenakar hangversenye a Pálmaház előtt. László Magda, Máthé Jolán, Járay József és Rissay Pál a Magyar Állami Operaház énekesei, vezényel Péter Fortepan 72187.jpg
Persona informo
Naskiĝo 14-an de junio 1919 (1919-06-14)
en Târgu Mureș
Morto 2-an de aŭgusto 2002 (2002-08-02) (83-jara)
en Romo
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Muzikakademio Franz Liszt
Profesio
Profesio kantisto • operkantisto • komponisto
Information icon.svg
vdr

LÁSZLÓ Magda [la:slo:] estis hungara operkantistino (soprano) naskita en Marosvásárhely la 14-an de julio 1919 kaj mortinta en Romo la 2-an de aŭgusto 2002. Ŝi estis filino de komponisto, fortepianisto Árpád László.

Kariero[redakti | redakti fonton]

László debutis en la Operejo de Budapeŝto en 1943 en rolo de Amelia Grimaldi (Verdi: Simone Boccanegra). En 1946 ŝi plustudis en Romo en la Muzikakademio Santa Cecilia. Ŝi havigis sian mondfamon fare de aperoj en Germanujo, Nederlando, Svislando kaj Britujo. Ŝi estis konstanta partoprenintino de la muzikfestivaloj internaciaj (Frankfurt, Bergamo, Perugia). En praprezentado de la opero Il prigioniero (La kaptito) de Luigi Dallapiccola (Torino, 1-a de decembro 1949) ŝi kantis la rolon de Patrino kaj ŝi estis la unua Cressida en opero titolita Troilus kaj Cressida de William Turner Walton (Londono, Covent Garden, 1954). En 1955 ŝi aperis en Romo en la Háry János de Zoltán Kodály sub dirigado de Ferenc Fricsay. Ŝi iĝis konata ankaŭ kiel oratori- kaj koncertkantistino.

El ŝiaj roloj[redakti | redakti fonton]

  • Lauretta (Puccini: Gianni Schicchi);
  • Poppea (Monteverdi: L'incoronatione de Poppea);
  • Dorabella Mozart: Cosi fan tutte).
  • Marie (Berg: Wozzeck).

Fonto[redakti | redakti fonton]