Nathalie Baye

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Nathalie Baye
Nathalie Baye (1994)
Nathalie Baye (1994)
Naskiĝo la 6-an de julio 1948(nun 1948-07-06) (71‑jara)
en Mainneville (Eure) Flago-de-Francio.svg Francio
Edz(in)o Philippe Léotard (1972-1982)
Johnny Hallyday (1982-1986)
Jean-Yves Berteloot
César
Plej bona aktorino, 1981, 1982 , 1983, 2006
v  d  r
Information icon.svg

Nathalie BAYE (naskiĝinta la 6-an de julio 1948(nun 1948-07-06) en Mainneville (Eure), Francio), estas franca aktorino.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Kiam ŝi estis 14 jarojn aĝa, ŝi eniris danc-lernejon en Monako. Tio estis ŝiaj unuaj artistaj alpaŝoj. Tri jarojn poste ŝi foriris al Usono por pludaŭrigi sian artistan lernadon, malkovrante novajn mondon kaj kulturon.

Reveninte en Francion ŝi daŭrigis dancadon, sed paralele enskribiĝis en Cours Simon. Ŝi poste estis akceptita en konservatorio, el kie ŝi eliris en 1972 kun dua premio pri komedio, drama komedio kaj fremda teatro. Ŝi samtempe unue aperis en kino, en Brève Rencontre à Paris (Two People) de Robert Wise, poste kun rolo de skriptistino en La Nuit américaine de François Truffaut. Ĝis la fino de la 1970-aj jaroj ŝi akumulis duajn rolojn de bona kamarado kaj afabla provinculino sen pridemandoj, kelkfoje ankaŭ laborante por televido. Tamen, François Truffaut, kiu redungis ŝin por La Chambre verte en 1978, ĉi-foje en unua rolo, subite metamorfozis ŝian bildon, malkovrante pli opakan kaj melankolian flankon, kio malfermis al ŝi la pordojn de aŭtora kino.

En 1981, ŝi gajnis César-on por plej bona aktorino en dua rolo pro sia ludo en Sauve qui peut (la vie) de Jean-Luc Godard. Poste sekvis impresa kolekto da sukcesoj, el kio kulminis Le Retour de Martin Guerre de Daniel Vigne kaj La Balance de Bob Swaim, kio faris el ŝi la plej faman francan stelon en 1982. Fariĝinte unu el la plej popularaj komediistinoj de Francio, ŝi sinsekve gajnis du novajn César-ojn: ŝia dua por plej bona aktorino en dua rolo en 1982 en Une étrange affaire, kaj César-o por plej bona aktorino en 1983 en La Balance. Ŝia amrilato kun Johnny Hallyday lokis ŝin sub la lumoj de aktualeco, sed Nathalie Baye daŭre laboris senhalte. Ŝirinte sian bildon ludinte rolon de prostituitino en La Balance, ŝi plilarĝigis sian lud-kampon kaj de tiam enkorpigis pli mallumajn personojn en J'ai épousé une ombre kaj En toute innocence.

La naskiĝo de ŝia filino Laura, kiu poste iĝis aktorino kun la nomo Laura Smet, instigis ŝin malrapidigi sian lud-ritmon. Ŝi krome malfacile trapasis 40-jariĝon, tradicia aflikto, al kiu kunfrontiĝas ĉiuj aktorinoj. Eĉ se ŝiaj aperoj en kino konsekvence maloftiĝis, ŝi profitis el tiu periodo por reveni al teatro interpretante Adriana Monti en 1986. Ekde tiam Nathalie Baye restis aktiva, turnante sin al aŭtora kino, foje pli intimisma, privilegiante naturalistajn komponaĵojn de modernaj virinoj, aktivaj tamen vunditaj de la vivo kaj rolojn de fortaj virinoj kun kompleksa personeco: Un week-end sur deux, Mensonge, Une liaison pornographique. Ĉiam tre populara, ŝi denove sukcesis en kino en 1999 en Vénus beauté (institut) de Tonie Marshall. 1999 restis favora jaro al ŝi, ĉar ŝi ankaŭ gajnis premion en Mostra de Venecio pro sia ludo en Une liaison pornographique. Ŝi poste sinsekve ludis pli malpli sukcesajn komediojn, el kiuj Absolument fabuleux, en tute eksterkutima rolo. Ŝi tamen ne forlasis la mondon de postulemaj reĝisoroj, kiuj aŭdacis peli ŝin en ŝiajn lastajn defendajn poziciojn kaj gvidis ŝin por plenumi novajn glorajn farojn. Definitive reveninta al la antaŭa parto de la scenejo, plena je aktivecoj, ŝi hodiaŭ akordigas kinon, teatron kaj televidon. Depost 2002, ŝi sinsekve ludis kunlaborante kun plej malsamaj personecoj kiaj Claude Chabrol, Steven Spielberg kaj Noémie Lvovsky. Kvar jarojn post Selon Matthieu aperinta en 2001, ŝi retrovis la aktoron kaj reĝisoron Xavier Beauvois en Le Petit Lieutenant, kiu ofertis al ŝi rolon de polic-komandanto reveninta el familia dramo kaj alkoholismo, rolo kiu havigis al ŝi kvaran César-on en sia kariero, t.e. ŝia dua trofeo por plej bona aktorino. Post dek jaroj da foresto el teatro, Nathalie Baye kreis en Vidy-Lausanne, en septembro 2006, Zouc par Zouc, interparolon inter Zouc kaj Hervé Guibert, kaj poste ludis ĝin en Teatro de Rond-Point ĝis la 30-a de decembro, sed neatendite decidis en decembro 2007 nuligi sian turneon antaŭplanitan en 2008, ĝenante pli ol 40 teatrojn de Francio kaj Belgio, kiujn ŝi cetere kompensis konsiderinte iliajn malprofitojn. Post tre rimarkita ĉeesto al ceremonio de César-oj la 23-an de februaro 2008, ŝiaj enspezoj estis publikigataj, kio faris el ŝi unu el la plej bone pagitaj famuloj de la franca kino. En 2008, ŝi ĉefrolas en la nova filmo de Tonie Marshall: Passe-passe kaj estas anoncita en kina adapto de Josiane Balasko de ŝia propra furor-libro publikigita en 2004 (scenaro unue rifuzita de produktoroj): Cliente. Ŝia elekto iras klare al eklektismo, kunigante publikajn produktaĵojn kun pli postulema kino.

Filmografio[redakti | redakti fonton]

Teatro[redakti | redakti fonton]

Televido[redakti | redakti fonton]

Rekompencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]