Provinco Norda Kazaĥio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Soltüstik Qazaqstan oblısı
Солтүстік Қазақстан облысы

North Kazakhstan in Kazakhstan.svg
Bazaj informoj
Ĉefurbo Petropavlo
Areo 97 993 km²
Loĝantaro 579 403 (stato: februaro 2013)
ISO-kodo KZ-SEV
Information icon.svg
vdr

La regiono[1]provinco Norda Kazaĥio (kazaĥe: Soltüstik Qazaqstan oblısı/Солтүстік Қазақстан облысы/سولتۇستىك قازاقستان وبلىسى, ruse: Северо-Казахстанская область) estas unu el dek kvar precipaj administraj teritorioj, je kiuj dividiĝas la ŝtato Kazaĥio. Laŭ la kazaĥia statistika oficejo, ĝi havis 682 000 loĝantojn en 2003, kiu malkreskis al 654 000 en 2008, kaj plu al 579 000 en 2013. Ĝia ĉefurbo estas Petropavlo, kun 193 300 personoj. La provinco kovras areon de 97 993 kvadrataj kilometroj, la kvara plej malgranda provinco de Kazaĥio.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. La registaro de Kazaĥio tradukas la vorton oblısı al aliaj lingvoj per "regiono" aŭ ekvivalento, vidu ekzemple angle en la retejo de la regiona registaro, sed en la esperantlingva vikipedio pro la kutimo en la najbara ŝtato Rusia Federacio traduki la vorton область per "provinco" ĝis nun estas la tendenco transpreni la rusian kutimon ankaŭ al Kazaĥio, substrekante la jarojn de rusa influo al Kazaĥio en la sovetunia epoko, kiuj videblis ankaŭ en komuna Esperanto-movado.