Rudolf Georg Fischer

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Rudolf Georg Fischer
La fakulo en 1970
La fakulo en 1970
Persona informo
Naskiĝo 18-an de decembro 1910 (1910-12-18)
en Kynšperk nad Ohří
Morto 2-an de aŭgusto 1971 (1971-08-02) (60-jara)
en Erfurto
Lingvoj germana lingvo
Ŝtataneco GermanioGermana Demokratia RespublikoAŭstrio-HungarioĈeĥoslovakio
Profesio
Profesio filologo • universitata profesoro
Information icon.svg
vdr
Tombo de la scienculo sur la tombejo en Arnstadt.

Rudolf Georg FISCHER (naskiĝinta en la 18-a de decembro 1910 en Kynšperk nad Ohří, mortinta en la 2-a de aŭgusto 1971 en Erfurto) estis aŭstra-germana slavisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Post la frekvento de la bazlernejo en Kynšperk/Königsberg ĝis 1921 kaj de la reallernejo en Cheb li maturiĝis ĉe la gimnazio de Cheb en la 1929-a jaro.

De 1929-35 li studis la filologiajn slavan kaj germanan en Prago. En la jaro 1936-a li doktoriĝis kaj deĵoris poste kiel instruisto de la lingvoj germana, ĉeĥa, rusa kaj de historio ĉe lernejoj en Bohemujo. En 1941 li nomumitis konsilisto de studoj. En 1946 li transloĝiĝis en Turingion, kie li instruadis ĉe la gimnazio de Arnstadt.

Kariero altlerneja[redakti | redakti fonton]

En 1950 li akceptis alvokon de la universitato en Jena por instrui surloke la malnovan bulgaran kaj la ĉeĥan. En 1951 li ekestris la katedron de slavaj lingvoj en Jena kaj profesoriĝis unu jaron pli malfrue.

Ekde 1953 li deĵoris en Leipzig kaj estis la gvidanto de la tiea onomastika departemento. Kune kun Theodor Frings li respondecis ekde 1954 pri esploroj germanaj-slavaj pri onomastikado geografia kaj pri setlada historio ĉe la Historia Komisiono de la Saksa Akademio de Sciencoj de Leipzig. Ambaŭ komencis en 1956 eldoni la samtitolan serion sciencan (volumo 1 estis: Ortsnamen der Kreise Arnstadt und Ilmenau)

En 1961 Fischer elektitis membro de la Internacia Komitato pri Onomastiko (CISO). En 1965 li instigis la germanan-polan iniciativon Onomastica Slavogermanica.

Li verkis faklibrojn pri la ĉeĥa filologio kaj apartenis al la eldonintoj de la fakgazeto Zeitschrift für Slawistik, estante ordinara membro de la Saksa Akademio de Sciencoj kaj estro de la Onomastika Komisiono de GDR.

Lia edzino Gertrude Julie Marie estis instruistino.

Verkoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • "Ortsnamen an der Gera", en: Wissenschaftliche Zeitschrift (3/1952-53; Jena)
  • "Der Name Längwitz", en: Wissenschaftliche Annalen (2/1953)
  • "Die älteste Besiedelung des Kreises Arnstadt nach dem Zeugnis seiner Namen", en: Arnstädter Kulturbote (junio 1955), p. 4-6
  • "Zur Geschichte des Arnstädter Kreisgebietes", en: Arnstädter Kulturbote" (decembro 1955), p. 6-8
  • "Orte der Kreise Arnstadt und Ilmenau in erster urkundlicher Erwähnung", en: Kulturspiegel (aprilo 1956), p. 13-14
  • Ortsnamen der Kreise Arnstadt und Ilmenau, Halle 1956
  • "Slawische Namen an der Ilm", en: Zeitschrift für Slawistik (2/1957)
  • Die Ortsnamen des Kreises Rudolstadt, Halle 1959 (kune kun Karl Elbracht)

Fonto[redakti | redakti fonton]

Heidrun Fröhlich: Historische Grabstätten auf dem Neuen Friedhof Arnstadt, Arnstadt 2009, p. 25

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Sur la universitata retpaĝaro (Lepsiko).