Samuel Barber

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Samuel Barber
Samuel Barber.jpg
Persona informo
Naskiĝo 9-an de marto 1910 (1910-03-09)
en Uest-Ĉestro
Morto 23-an de januaro 1981 (1981-01-23) (70-jara)
en Novjorko
Mortokialo kancero
Lingvoj angla lingvo
Ŝtataneco Usono
Alma mater Curtis Institute of Music
Subskribo Samuel Barber
Profesio
Profesio komponisto • muzikologo • muzikisto
Verkoj Violonĉela Konĉerto
Adaĝo por Kordinstrumentoj
Ŝafido de Dio
Information icon.svg
vdr
Samuel Barber, fotita de Carl Van Vechten, 1944

Samuel Osmond Barber II (9-a de Marto, 1910 - 23-a de Januaro, 1981) estis usona komponisto de orkestra, opera, ĥora, kaj piana muziko. Li estis unu de la plej famaj komponistoj de la 20a jarcento. Lia Adaĝo por ŝnuroj (1936) gajnis konstantan lokon en la repertuaroj de orkestroj. Li gajnis dufoje la Premion Pulitzer por muziko, pro sia opero Vanessa (1956-57) kaj sia Koncerto por piano kaj orkestro (1962). Ankaŭ vaste interpretita estas lia Knoxville: Somero de 1915 (1947), verko por soprano kaj orkestro, kiu enmuzikigas tekston en prozo de James Agee. Nekutima inter nuntempaj komponistoj, preskaŭ ĉiuj el liaj komponaĵoj estis registritaj.