Subrahmanyan Chandrasekhar

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Subrahmanyan Chandrasekhar
Nobel-premiito Alfred Nobel mirrored.png
Subrahmanyan Chandrasekhar.gif
Persona informo
Naskiĝo 19-an de oktobro 1910 (1910-10-19)
en Lahoro
Morto 21-an de aŭgusto 1995 (1995-08-21) (84-jara)
en Ĉikago, Flag of the United States.svg Usono
Mortokialo cardiac arrest
Lingvoj angla lingvo
Ŝtataneco Usono
Alma mater Trinity College • Universitato de Madraso • Presidency College
Subskribo Subrahmanyan Chandrasekhar
Profesio
Profesio matematikisto • fizikistoastronomo • astrofizikisto • academic
Information icon.svg
vdr

Subrahmanyan Chandrasekhar (naskiĝis la 19-an de oktobro 1910 en Lahoro (nun Pakistano), mortis la 21-an de aŭgusto 1995 en Ĉikago, Usono) – barata astrofizikisto kaj matematikisto. Plimulton de la vivo pasigis en Usono, laborante en la Universitato de Ĉikago.

En 1983 ricevis Nobel-premion pri fiziko pro faritaj kalkuloj komence de sia scienca kariero en 1928 dum la vojaĝo al Anglio por studi ĉe tiutempa fakulo pri la fizika relativeco Arthur Eddington, montrantaj ekziston de maksimuma ebla maso de blanka nano (Limigo de Chandrasekhar) - ili estis forĵetitaj de Eddington. Post tio li okupiĝis pri aliaj problemoj de astronomio, interalie pri evoluo de stelamasoj. American Astronomical Society atribuis al li la premion Henry Norris Russell Lectureship en 1949. Li estis bofrato de alia nobelpremiito pri fiziko, Chandrasekhara Venkata Raman (1888-1970).

Honore al li oni nomis lanĉitan de NASA en 1999 kosman teleskopon ikso-radian Ĉandra.

Li estis kredanto de smartismo (branĉo de hinduismo).