Svahillingva Vikipedio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Svahila Vikipedio)
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Svahillingva Vikipedio
Wikipedia-logo-v2-sw.svg
Retadreso sw.wikipedia.org
Kategorio Vikipedio (libera reta enciklopedio)
Lingvo svahila
Posedanto Fondaĵo Vikimedio
Statistikoj
je 20/07/2019
Artikolnombro 52 041
Profundeco 11.8
Paĝoj 109 146
Redaktoj 1 068 415
Uzantoj 37 182
Aktivaj uzantoj 97
Administrantoj 11
Dosieroj 2 217
v  d  r
Information icon.svg

La svahillingva Vikipedio aŭ pli koncize svahila Vikipedio estas aŭtonomeca eldono de Vikipedio en la svahila lingvo. Sialingve ĝi havas la titolon Wikipedia ya Kiswahili. La projekto komenciĝis en aprilo 2003.[1] Ĝi estas la unua kaj nuntempe unu el nur kvar lingvaj eldonoj de Vikipedio en Niĝer-kongaj lingvoj kun pli ol 1000 artikoloj. Temas pri la dua plej granda lingva eldono de Vikipedio en Niĝer-konga lingvo, post la joruba Vikipedio.

La projekto estis menciita la 27-an de aŭgusto 2006 en artikoloj de la periodaĵoj International Herald Tribune kaj New York Newsday pri la luktoj de malgrandaj lingvoeldonoj de Vikipedio.[2] En 2009, Google finance subtenis la kreadon de artikoloj en la svahila Vikipedio. [3] La 20-an de junio 2009, la svahillingva Vikipedio fundamente novigis la aspekton de sia ĉefpaĝo. La 20-an de julio 2019 ĝi enhavas 52 041 artikolojn. Interesa detalo estas, ke en la komenca fazo de la projekto laŭ vikipediaj statistikoj dufoje la artikolo "Esperanto" estis tiu prilaborita de plej granda nombro da redaktantoj po monato, nome en decembro 2003 kaj en junio 2004.[1]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]