Teodoza kodo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Teodosia kodo)
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Marmora kapo reprezentanta de Teodozo la 2-a, imperiestro de la Orienta Romia Imperio (5-a jarcento).

La Teodoza kodo (latine: Codex theodosianus) estas kolektaĵo de imperiestraj leĝoj ordinita de la romia orienta imperiestro Teodozo la 2-a (408-450). Ĝi estis promulgita, post preparada fazo daŭrinta naŭ jarojn, la 15-an de februaro de 438, kaj ekvalidis, kaj por la Romia Orienta Imperio kaj por la Okcidenta, la 1-an de januaro 439.

Preparado de la verko[redakti | redakti fonton]

La unua projekto de kodigo reiris al 429. En marto de tiu jaro en Konstantinopolo Teodozo la 2-a elmetis imperiestran konstitucion ad similitudinem Gregoriani atque Hermogeniani codicis (Simile al la kodoj de Gregorio kaj Hermogeniano. = C. Th. 1, 1, 4) per kiu ŝarĝis okmembran komisionon pretigi du kodojn: la unua, destinita al la scholastica intentio (nome por la uzo de jurstuduloj), devintus enteni la imperiestrajn konstituciojn, ankaŭ tiujn jam perdintajn la leĝan validon, promulgitajn ekde la epoko de Konstantino la 1-a ĝis la tiama epoko. dum la dua, destinita al la juraj operaciantoj, devintus gastigi la ankoraŭ validajn imperiestrajn konstituciojn ĉerpitajn el la Gregoria kaj Hermogeniana kodoj kaj el la kodo ĵus projektita. Cele de integriĝo oni devintus aldoni jurisprudencajn erojn ĉerpitajn el la verkoj de la plej famaj romiaj jurspertuloj

La komisio estis komponita de sep imperiaj funkciuloj - Antioko, Teodoro, Eŭdicio, Eŭsebio, Johano, Komazono kaj Eŭbulo - kaj de jurspertulo, Apelo; en la redaktaĵo de la kodo al komisinanoj ne estis permesite enkonduki tekstajn interpolaĵojn.

En decembro de 435 Teodozo 2-a, konsciiĝinte pri la malsukceso de tiuj projektoj, elemetis novan konstitucion, konatan kiel “C. Th. 1, 1, 6”, pere de kiu konfidis al alia 18-membra komisiono la taskon redakti unusolan kodon, entenantan la imperiestrajn konstituciojn ekde la epoko de Kontantino la 1-a ĝis timaj tagoj. Tiufoje la komisionanoj havis permeson interpoli la kolektitajn konstituciojn por ili adaktigi al la novaj kondiĉoj de la imperio. Ilia verko vidis lumon la 15-an de februaro de 438.

En la sama jaro Teodozo la 2-a sendis la kodon al Valentiniano 3-a (okcidenta imperiestro) kiel nuptodonacon. Oni estis atendinta ke Valentiniano la 3-a elmetus “pragmatikan sankcion” por igi observendan la kodon, sed tiel ne okazis; li profitis de la servoj de iu Faŭsto (prefekto de Italio) kiu, posedante kopion de la kodo, ĝin legis antaŭ la Romia senato de Romo por ke ĝi estu aprobita. La Romia senato ĝin akceptis kaj aprobis per aklamado, kaj la kodo ekvalidis ekde la unua tago de 439 en la tuta imperio.

La Teodoza kodo estis epoka evento, se konsideri ke antaŭe validis kaj utilis nur la kodoj Gregoria kaj Hermogeniana, kiuj multe distanciĝas el tiu Teodoza kaj estis aranĝitaj de privatuloj kaj kiuj eble helpis la imperiajn funkciulojn por administri la justicon, dum la Teodoza kodo estis postulita de imperiestro kaj kiel tia ekvalidigita pere de novelo”” (= leĝo) (Saepe nostra clementia (= Ofte nia humaneco).

Strukturo de la verko[redakti | redakti fonton]

La teodoza kodo estas formata per 16 libroj, po distingita per rubriko kiu prezentas la temon.

La imperiestraj konstitucioj, enigitaj en la kodon estas listigitaj kronologie. Ĉiu el ili mencias la nomon de la imperiestro kaj de la adresito, kaj registras la subscriptio indikanta lokon kaj daton de la promulgo.

La niaepoka tipa eldono de tiu teodoza kodo, kvankam kun lakunoj, estas tiu de Mommsen-Meyer, Theodosiani libri XVI cum constitutionibus Sirmondianis et leges Novellae ad Theodosianum pertinentes, 1971

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Les Chrétiens devant le fait juif, Jalons historiques, Coll. Le Point Théologique 33, Beauchesne, Paris, 1979, 174 pages. Un exposé de Chantal Vogler porte sur le statut légal des « Juifs dans le code Théodosien »

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]