Therese von Artner

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Therese von Artner
Artner Teréz.png
Persona informo
Naskiĝo 18-an de aprilo 1772 (1772-04-18)
en Šintava
Morto 25-an de novembro 1829 (1829-11-25) (57-jara)
en Zagrebo
Lingvoj hungara lingvogermana lingvo [#]
Ŝtataneco Hungario [#]
Profesio
Profesio poeto • verkisto [#]
Laborkampo poezio [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Information icon.svg
vdr
Unua paĝo de la dramo Die That de Artner.

Maria Therese/Theresia von Artner (pseŭdonime Thione; naskiĝinta la 19-an de aprilo 1772 en Šintava, mortinta la 25-an de novembro 1829 en Zagrebo) estis aŭstra verkistino.

Vivo[redakti | redakti fonton]

La filino de la generalmajoro Leopold von Artner vivis en Vieno kaj Sopron. Post la morto de la patro ŝi transloĝiĝis en la kasteloj Buscan kaj Zay-Ugrocz al literaturemulaj rondoj de la verkistino Marie Elisabeth grafino Zay de Csömör (1797–1842). Fine Arter vivis ĉe la fratino Wilhelmine Romano en Zagrebo. Ŝi intime amikiĝis kun Caroline Pichler, Friedrich Jacobi kaj August Ernst von Steigentesch.

Graveco[redakti | redakti fonton]

Ŝiaj simplaj poemoj estas tipaj por la racionalisma liriko malantaŭ antikveca masko, pendolanta inter sentemeco kaj sobreco racia. Ŝi pli bone montras sian talenton ankoraŭ en la epikaj kantoj Die Schlacht von Aspern kaj elprovas lerte (Stille Größe) kaj mallerte (Die That) ankaŭ la draman ĝenron. Certe ŝi plej gravis kiel perantino de germanlingva kulturo en la hungarlingvaj kaj kroatlingvaj medioj, kion atestas ankaŭ ŝia leterkolekto Briefe.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Briefe über einen theil von Croatien und Italien, 1830
  • Theseus auf Kreta (1796)
  • Das Fest der Tugend (1798)
  • Feldblumen, auf Ungarns Fluren gesammelt (kun Marianne von Tiell; 1800)
  • Neuere Gedichte von Theone (1806)
  • Die That. Ein Trauerspiel (1817)
  • Gedichte (1818)
  • Rettung und Lohn. Lustspiel (1823)
  • Stille Größe, Schauspiel (1824)
  • Regenda und Wladimir. Schauspiel (1824)
  • Briefe über einen Theil von Croatien und Italien an Karoline Pichler (1830)

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Magdalena Bauer: Therese von Artner und Marianne Neumann von Meißenthal. Zwei Repräsentantinnen der ersten Generation schreibender Frauen im österreichischen Raum. Dissertation, Wien 1992.
  • Ivan Pederin: Therese von Artner und die österreichische Literatur des Biedermeiers in Zagreb. In: Österreich in Geschichte und Literatur. Band 28, 1984, S. 300–312.
  • Susanne Kord: Ein Blick hinter die Kulissen. Deutschsprachige Dramatikerinnen im 18. und 19. Jahrhundert. Metzler, Stuttgart 1992, ISBN 3-476-00835-5, S. 244–246.
  • Florian Lamke: Maria Theresia von Artner (Theone, 1772–1829) (PDF; 10,3 MB). In: Achim Aurnhammer und C. J. Andreas Klein (Hrsg.): Johann Georg Jacobi in Freiburg und sein oberrheinischer Dichterkreis 1784–1814. Katalog der Ausstellung vom 31. Mai bis zum 14. Juli 2000. Universitätsbibliothek, Freiburg 2000 (Schriften der Universitätsbibliothek Freiburg im Breisgau. 25), S. 79–82.
  • Wynfrid Kriegleder: Theresia von Artner und ihr vaterländisches Heldengedicht „Die Schlacht von Aspern“. In: Andrea Seidler und Wynfrid Kriegleder (Hrsg.): Deutsche Sprache und Kultur, Literatur und Presse in Westungarn / Burgenland. edition lumière, Bremen 2004, ISBN 3-934686-17-6, S. 249–266.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]