Universitato de Göttingen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Universitato de Göttingen, Wilhelmsplatz

La Universitato de Göttingen (en la germana Georg-August-Universität Göttingen) malfermiĝis al studentoj en la jaro 1737 fondita de Georgo la 2-a Aŭgusto, princo-elektisto de Hanovro kaj reĝo de Britio en la jaro 1734. Tuj akiris elstaran lokon en la scienca medio. Jam en 1823 ĝi studigis 1.547 studentojn. Ĝi startis per kvar altlernejoj (Teologio, Medicino, Juro kaj Literaturo) kaj tuj konvertiĝis en unu de la universitatoj plej vizitataj de Eŭropo.

Biblioteko SUB.

La universitato nune havas 13 altlernejojn kaj 24.000 studentojn. Tie laboras 2.500 profesoroj kaj aliaj universitatanoj, asistitaj de kromaj 8.000 teknikoj kiuj laboras en administrado. Postmilite ties etendo okazigis la setlejon de nova "universitata" kvartalo norde de la urbo, situa en Weende. La arkitekturo de la malnova universitato vidiĝas en la Auditorium Maximum (1826/1865) aŭ la granda prelegejo (1835/1837) en la Wilhelmsplatz (Vilhelmaplaco).

La biblioteko de la universitato (Niedersächsische Staats- und Universitätsbibliothek, SUB) enhavas pli da 4,5 milionoj de libroj kaj valoregaj manuskriptoj; la akademio de sciencoj, planita kiel Reĝa Societo por la Sciencoj kaj kvar institutoj priserĉadaj de Societo Max Planck por la helpo de sciencoj kun laboras kun la universitato.

Inter la docentoj de la universitato estas ekzemple

Historio[redakti | redakti fonton]

Bernhard Rust, Ministro de Scienco, Edukado kaj Nacia Kulturo (Reichserziehungsminister) en Nazia Germanio ludis gravan rolon en la "purigo" de germanaj universitatoj el judoj kaj aliaj konsiderataj malamikoj de la ŝtato, ĉefe en la Universitato de Gotingeno, kiu tiam estis konsiderita grava centro de matematika esplorado kie laboris aŭ studentis gravuloj kiel David Hilbert, Felix Klein, Ernst Zermelo, Carl Gustav Hempel, John von Neumann, Emmy Noether, Alonzo Church, Hermann Weyl, Emmy Noether, Edmund Landau, Paul Bernays kaj (laŭ dato de doktoriga disertacio) Otto Blumenthal (1898), Felix Bernstein (1901), Hermann Weyl (1908), Richard Courant (1910), Erich Hecke (1910), Hugo Steinhaus (1911), kaj Wilhelm Ackermann (1925).