Universitato de Varsovio

La Universitato de Varsovio (pole: Uniwersytet Warszawski, UW) estas unu el la plej grandaj universitatoj en Pollando. Ĝi estis fondita en 19-an de novembro 1816, en 1831 fermita kaj en 1857 denove malfermita. Nun en ĝi studas pli ol 60.000 studentoj.
Enhavo
Historio[redakti | redakti fonton]
1816–1831[redakti | redakti fonton]
Novembre 1816 imperiestro de Rusio kaj reĝo de Pollando Aleksandro la 1-a aprobis iniciaton de Stanisław Kostka Potocki kaj Stanisław Staszic, permesante la 7-n (19-an) de novembro fondi Reĝan Varsovian Universitaton – pere de kunligo de Szkoła Prawa i Nauk Administracyjnych (Lernejo de Juro kaj de Administraj Sciencoj; fondita en 1808) kaj Szkoła Lekarska (Kuracista Lernejo; fondita en 1809). Post kompletigo la altlernejo konsistis el 5 fakultatoj:
- Juro kaj Administraj Sciencoj (9 katedroj)
- Kuracistaj Sciencoj (10 katedroj):
- Teologia (6 katedroj)
- Filozofia (kreiĝis en 1817)
- Sciencoj kaj Belartoj, kreiĝis en 1818, (en la jaroj 1826–1829 studis ĉi tie Frederiko Ŝopeno)
Post falo de novembra ribelo, en kiu partoprenis multaj studentoj, la universitato estis fermita.
Strukturo[redakti | redakti fonton]
La Universitato havas 20 fakultatojn kaj multajn didaktikajn kaj administraciajn unuojn.
Fakultatoj[redakti | redakti fonton]
- Fakultato "Artes Liberales"
- Fakultato de Biologio
- Fakultato de Ekonomiko
- Fakultato de Filozofio kaj Sociologio
- Fakultato de Fiziko
- Fakultato de Geografio kaj Regiona Studado
- Fakultato de Geologio
- Fakultato de Historio
- Fakultato de Juro kaj Administracio
- Fakultato de Ĵurnalismo kaj Politikaj Sciencoj
- Fakultato de Kemio
- Fakultato de Aplikata Lingvistiko
- Fakultato de Aplikataj Sociaj Sciencoj kaj Readaptado
- Fakultato de Matematiko, Informadiko kaj Mekaniko
- Fakultato de Novfilologio
- Fakultato de Orientalistiko
- Fakultato de Pedagogio
- Fakultato de Pola Lingvo
- Fakultato de Psikologio
- Fakultato de Estrado
Ceteraj didaktikaj kaj administraciaj unuoj[redakti | redakti fonton]
- Centro pri Meditaranea Arkeologio je la nomo de profesoro Kazimierz Michałowski
- Eŭropa Centro
- Eduk-Centro de Instruistoj pri Fremdaj Lingvoj kaj pri Eŭropa Edukado
- Centro de Aperta kaj Plurmedia Edukado (COME)
- Stud-Centro de Aŭtonomia Teritorio kaj de Loka Disvolvo
- Instituto de Amerikoj kaj de Eŭropo
- Stud-Centro pri Latin-Ameriko (CESLA)
- Centro de Eŭropaj Regionaj kaj Lokaj Studoj (EUROREG)
- Stud-Centro pri Amerikoj (OSA)
- Instituto de Klasika Filologio
- Instituto pri Sociaj Studoj
- Interfaka Centro pri Genetiko de Konduto
- Interfaka Centro de Matematika kaj Komputika Modelado (ICM)
- Katedro al Erasmo de Roterdamo
- Unesko-Katedro – de Firma Evoluo
- Kolegio de Interfakultataj Individuaj Studoj pri Homa scienco (Kolegium MISH)
- Kolegio de Interfakultataj Individuaj Studoj Matematik-Naturaj (Kolegium MISMaP)
- Interfakultataj Studoj pri Mediprotekto
- Esplor-Centro pri Antikveco de Sud-Orienta Eŭropo
- Centro de Franca Kulturo kaj de Franclingvaj Studoj
- Centro de Britaj Studoj
- Pola Komitato Alliance Française
- Studumo pri Korpa Edukado kaj Sporto
- Lernejo de Fremdaj Lingvoj
- Media Laboratorio de Pezaj Jonoj
- Universitata Esplor-Centro pri Natura Medio
- Universitata Centro pri Transdonado de Teknologio (UOTT)
- Aperta Universitato de la Universitato de Varsovio (UOUW)
Aliaj unuoj[redakti | redakti fonton]
- Arkivo
- Biblioteko
- Akademia Koruso
- Muzeo
- Teatroj Akademia kaj Hybrydy
- Eldonejoj de Varsovia Universitato
- Grafika Establejo
- Ensemblo de Kantoj kaj Danco "Warszawianka" (varsovianino)
- Studenta Rondo de Ĉiĉeronoj pri Beskidoj
- Akademia Scienca Televido (ATVN)
- Akademia Radio Kampus
Famaj diplomitoj[redakti | redakti fonton]
Nobel-premiitoj[redakti | redakti fonton]
- Henryk Sienkiewicz (1846–1916)
- Menaĥem Begin (1913–1992)
- Józef Rotblat (1908–2005)
- Leonid Hurwicz (1917–2008)
Prezidentoj de Pollando[redakti | redakti fonton]
- Kazimierz Sabbat (1913–1989)
- Lech Kaczyński (1949–2010)
- Bronisław Komorowski (n. 1952)
Ĉefministroj de Pollando[redakti | redakti fonton]
- Jan Kucharzewski (1876–1952)
- Leopold Skulski (1877–1940)
- Jan Olszewski (n. 1930)
- Włodzimierz Cimoszewicz (n. 1950)
- Jarosław Kaczyński (n. 1949)
Aliaj[redakti | redakti fonton]
- Odo Bujwid, bakteriologo, esperantisto
- Leon Cyboran, filozofo pri hinda filozofio
- Elżbieta Dzikowska, vojaĝistino kaj verkistino
- Krystyna Krahelska, poetino kaj soldatino
- Tadeusz Iwiński, politikisto, poligloto, esperantisto
- Ligia Krajewska, politikistino
- Bożena Mamontowicz-Łojek, historiistino kaj teatrologo
- Janusz Korwin-Mikke, politikisto
- Wanda Nowicka, politikistino