Uzanto-Diskuto:LiMr

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
i   Bonvenon al Vikipedio en Esperanto, LiMr!

Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj uzantoj.

En Vikipedio ekzistas cetere diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn.

Se vi havas demandojn, rigardu jenajn paĝojn:

Antaŭ ol redakti, ni tre rekomendas tralegi kiel redakti paĝon kaj kiel verki bonan artikolon. Konsideru, ke se viaj redaktoj ne respektas la regulojn, tiam alia vikipediisto verŝajne rapide forigos aŭ malfaros ilin. Bonvolu lerni la kvin principojn kiuj regas Vikipedion.

Memoru ne kopii tekstojn aŭ bildojn el libroj aŭ el interreto sen permeso, krom se estas via laboro!

Bonvolu atenti, ke vi kiel novulo dum la unuaj kvar tagoj ne povas laŭlicence alinomi artikolon. Do, bonvolu ne fari kopion sub nova titolo, ĉar tio ne estas la ĝusta maniero! Petu, ke pli spertajn uzantojn faru tion por vi sur la diskutopaĝo de la koncerna artikolo.

Por respondi al mesaĝo de alia uzanto, iru al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj eblas ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante  —~~~~ aŭ uzante la butonon Via subskribo kun tempstampo.

Alternative, se vi preferas havi vian respondon en la sama loko kiel la demandon, respondu rekte sub la demando, sed komence metu la ŝablonon {{Respondo al|}} kun la nomo de la alia uzanto. Tiel li ricevos atentigon ke vi respondis. Metu komence de ĉiu alineo dupunkton (:) por dekstrenigi vian tekston. Ankaŭ tiuokaze bonvolu subskribi per ~~~~.

Vi disponas ankaŭ uzantopaĝon, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj aŭ listigi la lingvojn kiujn vi komprenas. Vi povas fari tion, tre elegante, enmetante en vian uzantopaĝon la kodon {{BabelLando}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la uzantoj laŭ lingvokapabloj kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}.

Agrablegan kunlaboradon deziras al vi --RG72 (diskuto) 01:26, 11 dec. 2017 (UTC)

Informkesto homo[redakti fonton]

Estimata LiMr! Bonvolu rekontroli vian redakton pri naskonomo, ekz-e George Sand. Naskonomo ne videblas por mi, nur malplena spaco. Sincere Moldur (diskuto) 22:00, 19 dec. 2017 (UTC)

Dankon por la rimarko. Ho, io estis bona, io estis malbona... Eble nun ĉio estas bona. Bolvolu provi ĝin! Dankon --LiMr (diskuto) 22:44, 19 dec. 2017 (UTC)

Ruĝa LiMr[redakti fonton]

Saluton. Vi faras etajn redaktetojn en ĵus kreitaj artikoloj. Ĉar vi ankoraŭ estas neregistrita, dum multe da redaktoj, tiuj artikoloj aperos kun malbela averto reviziotaj. Bonvolu registriĝi. Sufiĉas diri LiMr estas LiMr. Dankon.--kani (diskuto) 22:24, 7 jan. 2018 (UTC)

Saluton, mi ne scias, ke mi komprenas. Ĉu la problemo estas mia ruĝa nomo? Aŭ ..., ĉu la problemo estas ke mia redaktetoj bezonas kontrolojn (patrolitojn)? Kion vi pensas "registriĝi"? Fari mian vikipediistan paĝon? Tio solvos nur mian ruĝan nomon, sed ne solvos kontrolojn, ĉu ne? Dankon por klarigo. --LiMr (diskuto) 18:33, 8 jan. 2018 (UTC)
Jes, la problemo estas ke viaj redaktetoj bezonas kontrolojn (patrolotajn) kaj ĵus kreita artikolo, pro foje banalaj detaloj kiel paso de informkesto al Informkesto, restas malbela kun averto por kontrolneceso. Ju pli antaŭe vi registriĝu des pli antaŭe viaj redaktetoj ne postulos kontrolon.--kani (diskuto) 23:20, 21 jan. 2018 (UTC)
Nun mi havas mian malgrandan Vikipediistan paĝon, sed miaj redaktetoj ĉiam bezonas kontrolojn. Kion alian mi faru? Kiel mi registriĝas pli? --LiMr (diskuto) 16:41, 22 jan. 2018 (UTC)
Mi trovis ĉi tion: Ĉiu enskribita uzanto aŭtomate fariĝos revizianto, se tiu ekredaktis antaŭ almenaŭ 60 tagoj, faris almenaŭ 300 redaktojn al artikoloj, redaktis uzantopaĝon, provizis validan retadreson, havas malplenan forbarprotokolon kaj kelkaj aliaj postuloj estas plenumitaj. Tiaj uzantoj povas aŭtomate ricevi la rajton.
  • 60 tagoj - 18.10.2017 mia unua kontribuo ĉi tie - OK
  • 300 redaktojn - pli ol 2000 redaktojn - OK
  • uzantopaĝon - nun OK
  • validan retadreson - OK
  • malplenan forbarprotokolon - eble OK
  • aliaj postuloj - ???
En Preferoj mi vidas: Ano de grupoj: Aŭtomate konfirmitaj uzantoj, Uzantoj - Mi provos atendi.--LiMr (diskuto) 17:14, 22 jan. 2018 (UTC)
Mi supozas, ke tiuj postuloj estas el via registriĝo, pro tio ĝi urĝis. Jes, vi pravas. Nun oni devos atendi, se mi bone komprenas.--kani (diskuto) 21:22, 22 jan. 2018 (UTC)
Solvo: RG72 donis al mi rajton "mempatrolatoj". --LiMr (diskuto) 18:18, 4 feb. 2018 (UTC)

Redakto[redakti fonton]

Saluton! Mi redaktis Sakaka, kiam ankaŭ vi faris tion. Tio malhelpis min pro la t. n. redakta konflikto. Nature vi rajtas fari tion, tamen estus pli bona, se vi lasus la ĵus kreitajn artikolojn. Mi ne uzas la averton "redaktata" kaj mi ne faras artikolojn jam tuj preta.--Crosstor (diskuto) 13:08, 3 feb. 2018 (UTC)

Bone, mi komprenas. --LiMr (diskuto) 16:17, 3 feb. 2018 (UTC)

Via peto pri robot-permeso[redakti fonton]

Saluton, Mi vidis vian peton pri permeso uzi roboton, sed mankas iu priskribo pri kio la roboto devas fari. Ĉu vi povus aldoni ĝin kun ekzemplo de dif? Amike, Alaŭdo ۩ 09:38, 15 feb. 2018 (UTC)

Saluton, mi ĉefe aldonas informkestojn, ŝablonojn kaj kategoriojn al artikoloj pri homoj kaj geografio. Mi volas uzi mian roboton ankaŭ por fari tion. --LiMr (diskuto) 18:26, 15 feb. 2018 (UTC)

===Saluton, estus bone se estus kohera interŝanĝebla informkestoj inter ĉiuj lingvoversioj de Vikipedio. Cetere, mi ne scias keil voĉdoni POR rilate al propono por via kandidatiĝo kiel administranto aŭ kromadministranto --Alifono (diskuto) 09:36, 5 jun. 2019 (UTC)

Saluton, bedaŭrinde ne estas unu opinio pri informkestoj inter lingvoversioj. Jes, estus bone. Sed alia opinio estas fari proprajn informkestojn laŭ veraj bezonoj. Alikaze ĉiuj lingvoversioj de Vikipedio uzos anglajn informkestojn. Ĉiuokaze esperanta vikipedio mankas spertajn uzantojn kiuj povas administri ŝablonojn kaj informkestojn. Vi povas voĉdoni >> ĉi tie <<. Ĉi tiu ligilo estas ankaŭ en via diskuto kiel "respektiva paĝo". Redaktu tiun paĝon kaj aldonu voĉon en sekcio POR. Dankegon!--LiMr (diskuto) 17:51, 5 jun. 2019 (UTC)

Dankon pri "Ne sufiĉe"[redakti fonton]

Sed mi ĵus finis la "sufiĉe hela", kaj por la "sufiĉe granda" mi hezitas inter "ete" "iom", "meze", ne tro" ... aŭ "granda" tute simple.

Sed en alia latero, mi tradikis la anglan "Behavioural sciences" per "Sintena scienco" antaŭ konstati ke "Konduta scienco" pli taŭgas. (ekzistas Konduta neŭroscienco kvankam nun ankoraŭ ruĝa)

Se via roboto povas fari ion...

Mi tre dankas vin

--Jean-François Clet (diskuto) 12:03, 17 feb. 2018 (UTC)

Bone, mia roboto volas helpi vin. Vi povas skribi min nur la malbonan vorton kaj la bonan vorton (aŭ frazon), ekzemple "Sintena scienco" -> "Konduta scienco". Sed mi vidas nur kvar trovojn de "Sintena scienco". Robotoj estas pli bonaj por multaj paĝoj, minimime dekoj. --LiMr (diskuto) 12:34, 17 feb. 2018 (UTC)
(Vi aldonis frazon supre.) Mi ne scias, ke mi (aŭ vi) komprenas. Ĉu vi volas, ke oni kreas artikolon "Konduta neŭroscienco"? Robotoj ne tradukas artikolojn. Robotoj povas anstataŭigi vortojn per aliajn vortojn en multaj paĝoj. Kiel vi faris "estas sufiĉe granda kaj hela" -> "estas iom granda kaj hela". Robotoj povas fari tion: "Sintena scienco" -> "Konduta scienco", aŭ "Konduta scienco" -> "[[Konduta neŭroscienco]]", aŭ "[[Konduta scienco]]" -> "[[Konduta neŭroscienco|Konduta scienco]]", ... Se vi sendos al mi ĝustan doniton de tasko, mi plezure helpos fari ĝin. --LiMr (diskuto) 14:25, 17 feb. 2018 (UTC)

Kirkoj vs Preĝejoj[redakti fonton]

Saluton kara! Mi rimarkis ke vi pliordigas rilatajn kategoriojn kaj havas proponon. Ĉu vi povus solvi ankaŭ la problemon, kiu ĝenas min (kaj ne nur min) — anstataŭigi la neŭzatan en reala Esperanto vorton kirko per la kutima kaj normala preĝejo? Oni jam fakte decidis fari tion, sed evidente ĝis nun mankas kuraĝulo kun sufiĉa tempo aŭ spertulo kun bone agordita roboto. Antaŭdankon!--RG72 (diskuto) 06:05, 4 mar. 2018 (UTC)

Saluton, mi ne estis certa ke mi povas fari tion. Bone, mi komencas solvi la problemon de ekzistantaj alidirektoj [[Kategorio:Kirkoj ... ]] al [[Kategorio:Preĝejoj ...]]. Poste mi alinomos kategoriojn [[Kategorio:Kirko ...]] (nuntempe neekzistantaj alidirektoj). Dume mi ne alinomos paĝojn. --LiMr (diskuto) 10:05, 4 mar. 2018 (UTC)

Hungaraj preĝejoj[redakti fonton]

Mi dankas vian diligentecon pri hungaraj preĝejoj. Tio estis kaŭzinta de diskuto de administrantoj. Origine mi donis unuecajn titolojn. Kiam mi komencis krei ilin, mi faris debaton. Nur post longaj laboroj aperis kritikistaj administrantoj. Miaopinie la strukturo estas plibonigebla:

  • ĉefkategorio: kristanaj preĝejoj aŭ simila
  • subkategorioj:
    • romkatolikaj (tio nun ne ekzistas)
    • kalvinanaj
    • luteranaj
    • grekokatolikaj
    • ktp
    • kapeloj, bazilikoj, katedraloj, fortresopr, ktp

--Crosstor (diskuto) 14:01, 10 mar. 2018 (UTC)

Saluton, estas sendiskuta ke la titoloj kaj la strukturo povas ŝanĝiĝi iam kaj iam. En aliaj vikipedioj tio estas facila laboro por robotoj. Sed esperanta vikipedio malhavas robotojn. Tial mi helpas solvi tion. Mi jesas vian opinion de la strukturo. Mi provas labori plu. Iam kaj iam vi povas vokti aŭ sugesti sekvan ŝanĝon de kategorioj.

Sed mi nekomprenas kristanajn grupojn - protestanta, kalvinisma, kalvinana, ... kaj tio estas malfacila por mi, kiam mi konektas kategoriojn al Vikidatumoj‑ero (por konekto al aliaj vikipedioj). Mi ne povas fari ĉi tiu parto de laboro. --LiMr (diskuto) 14:51, 10 mar. 2018 (UTC)

Movitaj kategorioj[redakti fonton]

Maldekstre, klakante je "Ligiloj ĉi tien" vi povas trovi la alidirektan originalan artikolon, kategorion.

Ĉu vi pensis pri tio?Narvalo (diskuto) 21:18, 12 mar. 2018 (UTC)

Dankon, tio helpos min iom (trovi originalan kategorion). Mi ne uzis tion por kategoriojn. Sed, ĉu mi eblas havi liston de kategorioj kun alidirekto? Se ne, mi devas provi ĉiajn kategoriojn. Amike ... --LiMr (diskuto) 21:35, 12 mar. 2018 (UTC)
Mi traserĉis tie ĉi, sed sensukcese. Morgaŭ, dum labortempo, eble mi povas helpi vin pri la listigo.:).Narvalo (diskuto) 21:52, 12 mar. 2018 (UTC)
Ŝajne, mi trovis parton el ili: https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Kategorio:Redirects_connected_to_a_Vikidatumoj_item&action=edit&redlink=1 (inter https://eo.wikipedia.org/wiki/Speciala%C4%B5o:Dezirataj_kategorioj)

Share your experience and feedback as a Wikimedian in this global survey[redakti fonton]

WMF Surveys, 18:41, 29 mar. 2018 (UTC)

Reminder: Share your feedback in this Wikimedia survey[redakti fonton]

WMF Surveys, 01:39, 13 apr. 2018 (UTC)

Your feedback matters: Final reminder to take the global Wikimedia survey[redakti fonton]

WMF Surveys, 00:49, 20 apr. 2018 (UTC)

Saluton![redakti fonton]

Saluton! Mi rimarkis, ke vi lastatempe redaktas multe pri lokoj kaj temoj al mi proksimaj, ofte en artikoloj de mi fonditaj kaj ekde tiam ĝis nun neniam plu tuŝitaj. Mi tre ĝojas! Ĉu eble estas bona tempo por interkonatiĝi? Amike --Marek "Blahma" BLAHUŠ (diskuto) 08:53, 11 maj. 2018 (UTC)

Saluton! Jes, mi ankaŭ rimarkis, ke mi redaktis multajn viajn artikolojn. Mi pensas, ke vi havas Amikumu, ĉu ne? :) --LiMr (diskuto) 15:26, 11 maj. 2018 (UTC)

Kursiva[redakti fonton]

Saluton! Mi trovis kursivan preĝejon Kalvinana preĝejo (Őriszentpéter), poste se vi klakas al la kursiva kat., pliaj preĝ. estas videblaj. --Crosstor (diskuto) 15:25, 26 jul. 2018 (UTC)

Nun ĉio estas en Kategorio:Kalvinanaj preĝejoj en Hungario. --LiMr (diskuto) 21:21, 26 jul. 2018 (UTC)

Vilém Konecchlumský z Konecchlumí[redakti fonton]

Vi aldonis per via roboto ŝablonon Informkesto:Homoj en paĝon pri Vilém Konecchlumský z Konecchlumí, sed bedaŭrinde denove kun eraro. La ĉeĥa Vikipedio indikas la jaron de naskiĝo 1551 (mi poste aldonis la jaron 1551 laŭ la aliaj fontoj) kaj via roboto la jaron 1550, eĉ kun dato kaj monato. La jaron 1551 montras ankaŭ www.wikidata.org/wiki/Q11899516. Kie vi trovas indikojn por viaj aldonoj? Ĉu vi ne verkontrolas, kion vi aldonas? Petr Tomasovsky (diskuto) 12:50, 21 apr. 2019 (UTC)

Denove, mi aŭ mia roboto nur aldonis tiun ŝablonon. Mi scias, ke la jaro 1551 pravas, sed mi aldonis neniun daton (la jaro 1550 ne estas konservita). Ŝablono:Informkesto homo afiŝas la jaron 1550. Ŝablono:Informkesto homo funcias bone, sed ĝi uzas Ŝablono:Dato kaj loko. Kaj tiu ŝablono faras iam erarojn. Centoj da paĝoj havas ĉi tiun similan problemon kaj ne nur en la informkesto. Vidu Vikipedio:Diskutejo/Arkivo/2018/8#TeknikejoŜablono-Diskuto:Dato kaj loko kaj aliaj. Tio estas unu el la plej grandaj problemoj ĉefe pri homoj. La plej bona solvo estas ripari la ŝablonon Dato kaj loko, sed bedaŭre nuntempe neniu povas ripari ĝin. Mi povas ĉesi aldoni informkestojn al iuj paĝoj kun necerta dato, sed tio ne estas la ĝusta solvo. --LiMr (diskuto) 14:05, 21 apr. 2019 (UTC)

Kategorio:Municipoj de Slovakio laŭ distriktoj[redakti fonton]

Saluton, bv rigardi kategorion Kategorio:Municipoj de Slovakio laŭ distriktoj. Tie estas ĉiuj distriktoj nomitaj kun "la", sed ili devus esti nomitaj sen "la". Ĉu vi povus alinomi ilin helpe de roboto? Petr Tomasovsky (diskuto) 06:30, 9 maj. 2019 (UTC)

Saluton, estas du problemoj: Unue, alinomi kategoriojn (~70). Due, renovigi nomojn de kategorioj en ĉiuj artikoloj de tiuj kategorioj (~3000 - ĉiuj municipoj). Mi faros tion per roboto, sed mi devas prepari ĝin por speciala laboro. --LiMr (diskuto) 16:04, 9 maj. 2019 (UTC)
Saluton, dankon por via granda laboro. Petr Tomasovsky (diskuto) 16:35, 12 maj. 2019 (UTC)

Ligiloj al Kankroj[redakti fonton]

Bv rigardi eo artikolon pri Kankro (besto). Kiom da jaroj ekzistas paĝo pri ĝi, sed neniu lingvo ligas al eo versio. Tial mi aldonis ĉi tien ĝin permane, sed denove nenio. Petr Tomasovsky (diskuto) 17:29, 12 maj. 2019 (UTC)

Mi riparis tion. (Ĉi tiu paĝo jam ligis al unua grupo da paĝoj. Via ligilo ligis al dua grupo da paĝoj. Unue oni devas malligi paĝon.) --LiMr (diskuto) 17:45, 12 maj. 2019 (UTC)

Interwiki[redakti fonton]

Saluton, mi trovis pluan paĝon, al kiu ne ligas el aliaj lingvoj ligilo al versio en e-o. Tiu paĝo estas Kursk (submarŝipo). Mi foliumis plurajn alilingvajn versiojn, sed funkciis nur la paĝo en pola lingvo - nur en tiu eblis reveni reen al e-o. La ceteraj estis sen ligilo al e-o. Ĉu ne estas eraro hazarde ie alie ol en mia scio ligi la paĝojn? Petr Tomasovsky (diskuto) 09:11, 13 maj. 2019 (UTC)

Plua alia paĝo. Vidu cs:Bruntál, en:Bruntál, sk:Bruntál... Tie estas nenie ligilo al versio en e-o. Ŝajnas esti io ie fuŝita. Petr Tomasovsky (diskuto) 10:59, 13 maj. 2019 (UTC)
cs:Zlaté Hory ne ligas al e-o, do al Zlaté Hory. Ĉu tio estas la sama ankaŭ ĉe vi? Petr Tomasovsky (diskuto) 11:10, 13 maj. 2019 (UTC)
Ĉiuj paĝoj estas ĝustaj kaj mi vidas ligilojn al Esperanto. Eblas problemo ĉe vi. Se vi vidas ĝin ĝuste nun, vi devas atendi kelkajn minutojn post vi ŝanĝis la ligilon. Se ne, provu elsaluti, ĉar mi pensas ke uzantoj povas ŝanĝi vidon de lingvoj. --LiMr (diskuto) 16:45, 13 maj. 2019 (UTC)

Administrantiĝo[redakti fonton]

Saluton kara! Mi vidas ke vi plenumas grandan priordigan laboron, speciale ĉe kategorioj. Mi pensas ke ĝi estus eĉ pli efikae vi havus administrajn rajtojn. Pripensu kandidatiĝon, ja nia Vikipedio urĝe bezonas aktivajn kaj teknike spertajn administrantojn. Mi estos la unua kiu poros vian kandidatiĝon.RG72 (diskuto) 04:27, 14 maj. 2019 (UTC)

Malĝustaj nomoj de polaj nomoj[redakti fonton]

Saluton, ĉu vi povus korekti nomojn en Kategorio:Distriktoj de lodza provinco kaj Kategorio:Distriktoj de lubuŝa provinco? Ili estas malĝuste nomita, ĉar devas esti Lubuŝa provinco kaj Lodza provinco. Majuskla "L". Dankon. Petr Tomasovsky (diskuto) 11:08, 19 maj. 2019 (UTC)

Farita Farita (Mi ne kreis la nomon "Distriktoj de lodza provinco", mi nur solvis malnovan alidirekton de la kategorio.) --LiMr (diskuto) 14:17, 19 maj. 2019 (UTC)
Mi scias, ke vi ne kreis tiujn nomojn, kreis ilin maksimbot (se mi uzus lian skribmanieron skribi ĉion per minuskloj), sed bv ne timi korekti la malĝuste skribitajn titolojn, aŭ se temas pri artikoloj aŭ se temas pri kategorioj. Ankoraŭ mi havas unu peton por vi - bv ne krei paĝojn pri ĉeĥaj municipoj kun tiu stranga ŝablono, ekz. en Václavov u Bruntálu. Tiaj ŝablonoj diras nenion. Aranĝo de ties bildoj pri flagoj kaj blazonoj, nu, unuvorte teruro, kvazaŭ ili volus forkuri for el la ŝablono, regiono estas ŝirako - ridinda informo. Almenaŭ ni atendu la tempon ol la paĝoj estos kreitaj kun pli perfekta ŝablono. Petr Tomasovsky (diskuto) 14:32, 19 maj. 2019 (UTC)
Informkesto Ŝablono:Informkesto urbo ne havas perfektan dezajnon, sed ĝi havas aktualajn informojn el Vikidatumoj (ekz. loĝantoj). Kaj oni povas aldoni la informkeston tre facile (unu linio de teksto). Estus tre bone kunigi ambaŭ aŭ aldoni informojn el Vikidatumoj. (Regiono "Ŝirako" estas hodiaŭa eksperimenta redakto de Uzanto:AndyHM.) --LiMr (diskuto) 15:01, 19 maj. 2019 (UTC)
Por tiu informo sufiĉas krei ŝablonon Nombro de loĝantoj, kiu estus enmetata en frazojn. Petr Tomasovsky (diskuto) 15:38, 19 maj. 2019 (UTC)
...aŭ uzi {{#invoke:Wikidata|claim|P1082}} ekz. en Polešovice. Sed estus bone aldoni unu linion de teksto kaj havi faritan informkeston kun bazaj informoj. Eĉ nespertaj uzantoj povus uzi tion. Mi scias, ke tia ŝablono estas longdaŭra laboro. --LiMr (diskuto) 16:10, 19 maj. 2019 (UTC)
Tiu ŝablono ekzistas: Ŝablono:WikidataLoĝantaro kaj Ŝablono:WikidataLoĝantaroDato --LiMr (diskuto) 17:07, 19 maj. 2019 (UTC)

Novaj kategorioj pri naskiĝintoj, mortintoj kaj tagoj[redakti fonton]

Saluton, mi permane kreis kategoriojn pri ĉiuj tagoj en la jaro komencante de Kategorio:1-a de januaro kaj finante Kategorio:31-a de decembro, en kiuj estas kategorioj rilataj al ĉiuj tagoj pri naskiĝintoj kaj mortintoj. Ĉu vi opinias, ke al ĉiuj ĉi paĝoj eblus aldoni intervikiojn per boto? Tio tre helpuis min. Petr Tomasovsky (diskuto) 13:40, 22 maj. 2019 (UTC)

Saluton, mi ankaŭ ne faris tion per roboto, sed mi provos tion. Nun ne aldonu intervikiojn permane! --LiMr (diskuto) 14:53, 22 maj. 2019 (UTC)
Farita Farita Saluton, tio estis interesan taskon. Surprize mi faris tion hodiaŭ. ;) 3×366 = 1098 kategorioj --LiMr (diskuto) 21:10, 22 maj. 2019 (UTC)
Saluton, mi rimarkis, ke ĉiuj novaj kategorioj havas intervikiajn ligilojn. Dankon. Petr Tomasovsky (diskuto) 04:32, 23 maj. 2019 (UTC)

Mankaj kategorioj[redakti fonton]

Saluton kara! Vi faras laŭdindan pliordigan laboron, dankegon! Atentu tamen ke foje via roboto alidirektas la artikolojn al kategorioj, ankoraŭ ne kreitaj. Ekzemple post forigo de Kategorio:Komunumaroj en Alzaco ĝi aperigis en la artikolojn Kategorio:Komunumaroj de Alzaco, kiu ankoraŭ ne ekzistas.RG72 (diskuto) 10:13, 25 maj. 2019 (UTC)

Dankon, tio eble okazas. Mi kontrolis tion. Sed laŭ miaj informoj tiu kategorio estis plena. Kiuj artikoloj estis en la Kategorio:Komunumaroj en AlzacoKategorio:Komunumaroj de Alzaco? --LiMr (diskuto) 11:32, 25 maj. 2019 (UTC)
Krome evidente ke rilate kategoriojn kiel Kategorio:Konstruaĵoj en Lublina provinco devas esti forigita tiu kun minuskla skribo de la toponimo, ne inverse kiel estas proponite nun.RG72 (diskuto) 10:56, 25 maj. 2019 (UTC)
Jes, Kategorio:Konstruaĵoj en Lublina provinco alidirektas al Kategorio:Konstruaĵoj en lublina provinco. Iu malĝuste alidirektis tion. Mi povis rimarki tion. Sed mi maltrankviliĝas ke ne eblas scii kiu kategorio estas pli ĝusta en ĉiuj okazoj. Estas multaj kialoj en multego da kategorioj. Estas bonege, ke iu (vi! :) ) kontrolas tion ankoraŭ unufoje. Dankon. --LiMr (diskuto) 11:32, 25 maj. 2019 (UTC)

Mi klopodas kara. Jen alia ekzemplo Kategorio:Konstruaĵoj en Podlaĥia provinco.RG72 (diskuto) 05:45, 26 maj. 2019 (UTC)

Saluton kara! Mi supozas ke rilate Kategorio:Listoj pri urboj plurala formo estus pli laŭa al la ĝenerala uzado.RG72 (diskuto) 05:05, 28 maj. 2019 (UTC)
Saluton! Nuntempe mi kontrolas ĉiujn paĝojn permane. Tiu kategorio ne estis certa por mi. Do mi decidis alkliniĝi al decido de Uzanto:Xian. Sed via opinio estas pli kredinda por mi. :) Dankon, mi ŝanĝos ilin. --LiMr (diskuto) 17:03, 28 maj. 2019 (UTC)

Kategorio:Bibliografio de Esperanto laŭ dato[redakti fonton]

Saluton kara! Delonge mi pensis pri reordigo de tiu ĉi kategorio kun stranga nomo. Mi pensas pri du aferoj:

  • Alinomi ĝin laŭe al la ĝenerala kutimo (ekzemple Esperanto-liboj laŭ jaroj);
  • Meti ĝin sub pli ĝeneralan Kategorio:Libroj laŭ jaroj.

Kompreneble en ambaŭ kazoj necesas reordigi kaj alinomi ankaŭ subajn kategoriojn kaj sennombrajn artikolojn. Kion vi pensas?RG72 (diskuto) 10:14, 29 maj. 2019 (UTC)

Saluton! Mi komprenas kaj jesas. Nur unu demandon: Kategorio:Bibliografio de Esperanto estas en Kategorio:Esperanto-libroj. Ĉu ambaŭ kategorioj estas ĝuste ĉi tie laŭ vi?--LiMr (diskuto) 16:57, 29 maj. 2019 (UTC)
Bonege! Mi pensas ke Kategorio:Esperanto-libroj sufiĉas, ja fakte temas ne pri bibliografiaj verkoj, sed pri ordinaraj diversspecaj eldonaĵoj. Do Kategorio:Bibliografio de Esperanto estas troaĵo forigenda kaj ĝiaj subkategorioj alinomendaj.RG72 (diskuto) 05:52, 30 maj. 2019 (UTC)
Farita Farita (... kaj pri Kategorio:Bibliografio de Esperanto - Mi movis iujn paĝojn, sed mi ne estas certa pri aliaj.)--LiMr (diskuto) 20:32, 1 jun. 2019 (UTC)
Gratulon kaj dankegon!RG72 (diskuto) 06:27, 2 jun. 2019 (UTC)
Mi ankoraŭ eksperimentas kun Ŝablono:JarcentKategorio laŭ Kategorio-Diskuto:Esperanto-libroj laŭ jaroj. Ĝi estas bona, sed ne perfekta. Mi pensas ke estos necese krei Kategorio:Esperanto-libroj aperintaj en la 19-a jarcento kaj pluaj. Poste mi faros tion en Kategorio:Libroj laŭ jaroj. --LiMr (diskuto) 18:46, 2 jun. 2019 (UTC)

Bonega ideo. Ĝis nun tute mankas tiaj navigaj ŝablonoj por multaj kategorioj. Ekzemple mi dezirus krei kategoriojn kiel Kategorio:Konstruaĵoj aperintaj en 2019, sed sen tia ŝablono estos malpli facile uzi ilin. Rilate Ŝablono:JarcentKategorio estus bone, se ĝi aŭtomate kreus ankaŭ kategorion por respektiva jaro, ĉar nun oni devas fari tion permane kaj evidente plej ofte oni ne faras tion. Sukceson!RG72 (diskuto) 05:18, 3 jun. 2019 (UTC)

Ŝablonoj ne povas krei kategoriojn. Ŝablonoj nur kreas ligilojn al la kategoriojn. Robotoj povas krei la kategoriojn. Mia opinio estas, ke ne estas necese aldoni tiaj ŝablonoj, se ni havas bonajn kategoriojn, ekz. Kategorio:Konstruaĵoj laŭ jaro de apero. En tiu kategorio estas samaj ligiloj kiel en ŝablono. Nur dezajno estas la malsamo. Pli bona ideo estas aldoni tiuj kategorio en artikolon el vikidatumoj. --LiMr (diskuto) 14:35, 3 jun. 2019 (UTC)

Kategorio:Tago[redakti fonton]

Saluton kara! Mi pensas ke tiu kategorio estas plu necesa, ĉar ĝi ne estas nura singulara formo, sed specifa kategorio, dediĉita al tago kiel tempounuo. Sub ĝi devas esti ekzemple Kategorio:Partoj de tago. Mi supozas ke via roboto iom hastis konsiderante ĝin unu el multaj eraraj singularaĵoj.RG72 (diskuto) 03:03, 31 maj. 2019 (UTC)

Saluton, mi vere kontrolis tiun kategorion permane. Mi decidis forigi kaj mi aldonis ĝin al listo por roboto. Roboto ne decidis pri tio. Mi ankaŭ pensas ke tiu kategorio estos necesa en futuro. Sed mi memoras, ke nuntempe mi decidis forigi ĝin pro stranga (eble duobla) alidirekto kaj ĉar aliaj vikipedioj plejparte ne havas ambaŭ kategoriojn "Tagoj" kaj "Tago". --LiMr (diskuto) 08:19, 31 maj. 2019 (UTC)
Bone, kara, laŭ via decido. Mi nur deziris atentigi vin pri ebla miso.RG72 (diskuto) 11:02, 31 maj. 2019 (UTC)
Mi ĝojas, ke vi kontrolas ĝin. Jen centoj da paĝoj por forigi kaj ĉiu uzanto havas alian opinion pri forigo. --LiMr (diskuto) 20:27, 31 maj. 2019 (UTC)

Esteto[redakti fonton]

Saluton! Mi kreis artikolojn pri hungaraj estetoj Kategorio:Hungaraj estetoj (35 artikoloj). Nur pri estetiko estas artikolo, tial mi uzis la pli mallongan formon pri persono: esteto. Nun evidentiĝis, ke mi ne povas aligi ilin al la WikiData kategorio, ĉar tie oni fiksis "estetikisto". Se vi havas tempon, bonvolu ŝanĝi hungaraj estetoj al hungaraj estetikistoj. Antaŭdanke --Crosstor (diskuto) 06:50, 3 jun. 2019 (UTC)

Farita Farita Mi movis kategorion Hungaraj estetoj al Kategorio:Hungaraj estetikistoj, sed mi ne komprenas la problemon de Vikidatumoj. Ĉu ĉi tie estas nuntempe ia laboro por roboto? --LiMr (diskuto) 17:24, 3 jun. 2019 (UTC)
Dankon, vian demandon mi ne povas respondi.--Crosstor (diskuto) 03:32, 4 jun. 2019 (UTC)

Ŝablono pri muzikaj grupoj[redakti fonton]

Saluton, mi ne plu havas nervojn por tio, kiam iu ŝanĝos parametron en ŝablono kaj per tiu ŝanĝo li fuŝos dekojn da artikoj. Bedaŭrinde mi trovis tiun ŝanĝon malfrue, kiam sufiĉus malfari la parametron en la ŝablono kaj intertempe mi komencis korekti la paĝojn. Kiam vi trovos tempon, ĉu vi volus korekti en la restintaj paĝoj, en kiuj estas ŝablono:Informkesto muzika artisto/koloro kaj en la artikoloj ŝanĝi parametron grupo aŭ kapelo je muzikgrupo? Dankon. Petr Tomasovsky (diskuto) 13:00, 7 jun. 2019 (UTC)

Kion mi volas, estas ekz. ĉi tie. Petr Tomasovsky (diskuto) 13:08, 7 jun. 2019 (UTC)
Farita Farita - 167 paĝoj. La ekzemplo helpis min kompreni. --LiMr (diskuto) 16:59, 7 jun. 2019 (UTC)
Dankon kaj pardonu al mi tiun enkondukon, per kiu mi komencis... Petr Tomasovsky (diskuto) 17:05, 7 jun. 2019 (UTC)

Ŝablono:Unua[redakti fonton]

Saluton, unu teknika noto. Ĉu eblus aldoni la ŝablonon Unua ne inter aliajn ŝablonojn kaj kategoriojn? Tio faras interspacon sube de la paĝoj, kio aspektas "strange". Dankon. Petr Tomasovsky (diskuto) 16:30, 7 jun. 2019 (UTC)

Vidu ekz. tie. Petr Tomasovsky (diskuto) 16:32, 7 jun. 2019 (UTC)
Saluton, via ekzemplo ne estas bone. La ŝablono Unua ne estas videbla ĉe pozicio de paĝo laŭ pozicio en fonto. Do, tiu ŝablono povas esti ie ajn. Simile Ŝablono:DEFAŬLTORDIGO, Ŝablono:Vivtempo, Ŝablono:Elstara, ... Do, la plej bona pozicio en fonto por tiuj ŝablonoj estas tuj super kategorioj kaj sub ordinaraj ŝablonoj kiel Projektoj, Municipoj de .... Mi pensis, ke mi uzas bonan pozicion. Unu malgranda problemo estas malplenaj linioj ĉe la ŝablono. Mi povus plibonigi tion. --LiMr (diskuto) 17:28, 7 jun. 2019 (UTC)
Jen, kion faras la ŝablono post la enmeto tute sube. Ĝi faras interspacon sube de la paĝo. Poste, kiam mi transŝovis ĝin iom supren, la paĝo estis en ordo. Petr Tomasovsky (diskuto) 17:32, 7 jun. 2019 (UTC)
Ho... vi skribas pri videbla spaco sube de la paĝoj, ne pri spacoj (malplenaj linioj) en fonto! Vi volas pli belan paĝon kaj mi volas pli belan fonton. Mi ankaŭ rimarkis interspacon ĉe aliaj ŝablonoj. Ofte mi ordigis ŝablonojn ĉe fino de paĝo kaj vidis tiujn malbelajn interspacojn. Pli bone estus ripari la ŝablonojn. Sed kiu scipovas tion? --LiMr (diskuto) 17:44, 7 jun. 2019 (UTC)
Vidu Bolatice. Nun tio estas bela paĝo kaj bela fonto. Ĉu ne? Malplenaj linioj ĉe la ŝablono estas gravaj! --LiMr (diskuto) 17:52, 7 jun. 2019 (UTC)
En la redakta formo tio estas memkompreneble indiferenta al mi, kie la ŝablono estas, sed grava por mi estas, kion ĝi faros kun la paĝo en la legebla formo. Petr Tomasovsky (diskuto) 17:54, 7 jun. 2019 (UTC)
Paĝo pri Bolatice estas nun en ordo. Mi devis korekti pluajn paĝojn pri municipoj en Ĉeĥio. Se vi rekorektos ilin laŭ la lasta redakto en (pri) Bolatice, mi lasos je via prikonsidero. :-) Petr Tomasovsky (diskuto) 17:59, 7 jun. 2019 (UTC)
Saluton, mi korektas la interspacojn. Nun mi trovis ian ideon! Vidu [1]! Tiu eta redakteto ankaŭ korektis la malbelajn interspacojn. Vidu Bartošovice! Mi ne korektis la paĝon Bartošovice, sed nur la Ŝablono:Municipoj de Moraviasilezia regiono. Do estas pli bone korekti la ŝablonojn, ĉar tia redakteto korektus la malbelajn interspacojn ĉe iu ŝablono, ne nur ĉe ŝablono:Unua. Mi ĝojas, ke mi trovis la veran kialon. Konkludo: Mi korektos la paĝojn plue. Sed viaj novaj ŝablonoj povus esti pretaj por aliaj ŝablonoj ĉe ĝi. Kaj se vi trovus tiun malbelan interspacon, korektu la ŝablonon anstataŭ la paĝo. Dankon! --LiMr (diskuto) 10:01, 9 jun. 2019 (UTC)

Nedezirata spaco[redakti fonton]

Saluton, ĉu vi klopodas forigi la nedeziratan spacon, kiu estas tute sube en paĝoj? Mi opinias, ke eraro ne estos en la ŝablonoj pri municipoj en Ĉeĥio. Vidu ekz. Lech Wałęsa, kiel stranga estas tiu ĉi paĝo. Bildo ĉiu iel alie, sed rimarku la ŝablonojn sube. Trajno povus veturi inter ili. :-) Eraro estos ie alie ol en la ŝablonoj. Ankaŭ mi rimarkis, ke punkto bildiganta pozicion de municipoj en geografiaj ŝablonoj, montras iomete malĝuste ol en ekz. la ĉeĥa kaj la slovaka vikipedioj, kvankam estas uzitaj la samaj kodoj. :-) Petr Tomasovsky (diskuto) 13:08, 9 jun. 2019 (UTC)

Saluton, mi forigis la nedeziratan spacon sub Ŝablono:Prezidentoj de Pollando kaj mi malgrandigis la nedeziratan spacon sub Ŝablono:Malvarma milito. Mi ne scias forigi ĝin tute, sed ĝis nun mi uzis saman manieron kiel pri municipoj en Ĉeĥio. --LiMr (diskuto) 13:29, 9 jun. 2019 (UTC)
Alia paĝo : Todor Ĵivkov. Ŝablono:Ĝermo estas bone ŝirmata de supre kaj de sube per aliaj ŝablonoj tiel, ke konstruistoj jam atendas kun reloj. :-) Mi scias, ke tio ne estas via eraro, sed tiel ni povus korekti ĉion ĝismorte denove de komence kaj senĉese oni ie plu faros ŝanĝojn. Tio estas Sizifa laboro. Petr Tomasovsky (diskuto) 13:33, 9 jun. 2019 (UTC)
Jes, tio estas alia kazo. Mi ne povas korekti tion. Mi korektos kiom eble plej multe, kiam mi kontrolos paĝojn ĉe ŝablono Unua. --LiMr (diskuto) 14:16, 9 jun. 2019 (UTC)

Arĥivado de ligiloj[redakti fonton]

Saluton kara! Eble vi rimarkis, ke nur malmultaj uzantoj aldonas plenajn citŝablonojn al siaj artikoloj kaj eĉ malpli multaj arĥivigas eksterajn ligilojn. Mi jam plurfoje spertis problemojn pro tio ke liligloj malaperas kaj ne alireblas. Tamen permana arkivado, kiun mi faras nun en miaj artikoloj, estas tre longdaŭra kaj peniga laboro, do apenaŭ multaj ĝin faros. Ĉu eblos taskigi vian roboton pri aŭtomata arkivado de la ligiloj? En la rusa Vikipedio tiaj robotoj funkcias kaj savas multe da valoraj informoj. Eble ekzistas ankaŭ robotoj, kiuj aldonas kaj plenigas citŝablonojn, sed pri tio mi jam ne certas. Antaŭdankon. RG72 (diskuto) 07:16, 12 jun. 2019 (UTC)

Saluton, bonvolu sendi al mi ekzemplon de tiu laboro. --LiMr (diskuto) 18:01, 12 jun. 2019 (UTC)
Mi apenaŭ povus klarigi ion de la teknika vidpunkto, sed jen roboto, kiu faras tion en la rusa vikipedio: Участник:InternetArchiveBot. RG72 (diskuto) 04:58, 13 jun. 2019 (UTC)
Saluton, mi esploris ĝin. La roboto konas multajn vikipediojn. Mi uzus ĝin facile, se la roboto konus la esperantan vikipedion. Sed la roboto ne konas ĝin. Do estas pli multe laboro prepari la roboton. Mi provos tion poste.--LiMr (diskuto) 09:24, 15 jun. 2019 (UTC)

Gratulon por via administrantiĝo[redakti fonton]

Kara samideano, post la konkludo de la baloto pri via kandidatiĝo, mi bonvenigas vin kiel nova administranto. Mi ĵus havigis al vi la administrantajn rajtojn kaj gratulas vin. Mi ĝojas pri bona kunlaboro en estonto kaj dankas vin pri via laboremo. Kun amikaj salutoj DidiWeidmann (diskuto) 11:50, 1 jul. 2019 (UTC)

Helpo pri kategorioj[redakti fonton]

Saluton kolego! Ĉu vi povus helpi al mi transloki ĉiujn artikolojn el la mistitolita Kategorio:Historio de Ĉeĥoslovakio dum la dua mondmilito al la pli korekta Kategorio:Ĉeĥoslovakio en la Dua mondmilito? Via roboto ŝparus multe da ia tempo ĉi-foje.RG72 (diskuto) 14:10, 6 jul. 2019 (UTC)

Farita Farita - Estas aŭ ne estas necese alinomi ĉiujn kategoriojn ...la dua mondmilito... al ...la Dua mondmilito... (d->D)? --LiMr (diskuto) 16:54, 6 jul. 2019 (UTC)
Dankegon! Mi opinias ke jes, ĉar nun ne eblas ekzakte scii kian titolon uzi. Temas pri la nomo, do mi opinias ke majuskligo estas preferinda.RG72 (diskuto) 05:17, 7 jul. 2019 (UTC)

Transigo de dosieroj[redakti fonton]

Saluton kara! Ĉu vi havas ideon kiel helpi al nia kolego pri tiu afero? Li demandis ĉi tie. RG72 (diskuto) 04:04, 12 jul. 2019 (UTC)

Saluton, bedaŭre mi ne scias kiel transigi dosierojn per roboto. Sed post la transigo mi povas aldoni la dosierojn al Vikidatumoj per roboto (... se estus sistemo en la dosieroj). --LiMr (diskuto) 15:32, 12 jul. 2019 (UTC)

Ŝablonoj pri urbo kaj homo[redakti fonton]

Saluton kara! Kion vi pensas pri automata aldonado de {{Informkesto urbo}} kaj {{Informkesto homo}} al respektivaj artikoloj? Mi vidas ke ekzemple pri hungaraj vilaĝoj estas kreitaj miloj da artikoloj, sed neniu el ili havas tiun simplan ŝablonon, do iliaj datumoj arkaiĝas kaj apenau estos aktualigitaj permane. Same pri dekmiloj da artikoloj pri homoj. Mi aldonas ilin permane, sed tio povos dauri jardekojn.RG72 (diskuto) 05:37, 13 jul. 2019 (UTC)

Saluton, unu mia roboto jam aldonas {{Informkesto homo}} kaj aliajn ŝablonojn (Bibliotekoj, Projektoj, PliPri, Rilataj kategorioj). Mi povas aldoni ankaŭ {{Informkesto urbo}} en hungarajn vilaĝojn. (Ne eblas aldoni ĝin facile en ĉiajn vilaĝojn de la mondo.) La roboto prilaboras nur kelkaj artikolojn tage, ĉar mi kontrolas ĝin permane kaj faras ĝin pli bona. Sed poste ĝi prilaboras centojn aŭ milojn da artikoloj tage. --LiMr (diskuto) 16:26, 13 jul. 2019 (UTC)
Bonege. Sukceson al ni!RG72 (diskuto) 04:35, 14 jul. 2019 (UTC)

Kategorio:Hungaraj orkestestroj[redakti fonton]

Saluton kara! Mi ĵus rimarkis tajperaron en tiu ĉi titolo. Ĉu via roboto povus korekti ĝin en respektivaj artikoloj? RG72 (diskuto) 09:51, 19 jul. 2019 (UTC)

Farita Farita ... sed mi vidas, ke estas tajperarojn "orkestestro" en multaj artikoloj [2]. Mi korektos ankaŭ ilin. --LiMr (diskuto) 16:44, 19 jul. 2019 (UTC)
Dankegon!RG72 (diskuto) 06:03, 20 jul. 2019 (UTC)
Same! --Crosstor (diskuto) 11:47, 22 jul. 2019 (UTC)

Aŭtomata bonvenigado[redakti fonton]

Saluton kara! Ĉu eblus taskigi vian roboton ankaŭ pri aŭtomata bonvenigado de ĉiuj novaj uzantoj en nia vikio? {{bonvenon}} enhavas utilajn informojn por novulo, sed foje neniu bonvenigas la novulojn dum longa tempo kaj ili blinda palpas sian vojon en nia mondo. RG72 (diskuto) 10:24, 21 jul. 2019 (UTC)

Saluton, mi pensos pri tio. Kiel oni trovas la novulojn?--LiMr (diskuto) 10:50, 21 jul. 2019 (UTC)
Farita Farita ... nur uzantoj kun almenaŭ unu kontribuo. Ĉu ne? --LiMr (diskuto) 17:48, 21 jul. 2019 (UTC)
Konsentite. Dankon!RG72 (diskuto) 04:40, 22 jul. 2019 (UTC)

Unua[redakti fonton]

Saluton! Kion signifas en la flava signo Unua la "Unua|kat=ne"? Mi ne scias, ĉu sufiĉas Unua aŭ necesas Unua|kat=ne. En la legebla parto (apera formo) ne estas diferenco. --Crosstor (diskuto) 13:22, 24 jul. 2019 (UTC)

Saluton, artikoloj kun "Unua|kat=ne" havas la flavan signon sed tiuj artikoloj ne estas en Kategorio:Artikoloj aperintaj en Vikipedio unue en Esperanto. Rimarko: Vi kreis multajn artikolojn kun la ŝablono Unua kaj mi ŝanĝis ĝin al "Unua|kat=ne", ĉu ne? Mia opinio estas, ke tiu ŝablono ne estas por artikoloj, kiuj ne ekzistas en aliaj lingvoj. Do, mi ne forigis la ŝablonon en viaj artikoloj, sed faris tiun portempan kompromisan solvon. Pli klare, mia opinio estas, ke artikoloj en pli ol du aliaj lingvoj devas ekzisti. Kio estas via opinio? --LiMr (diskuto) 20:40, 5 aŭg. 2019 (UTC)

Lazany‎‎[redakti fonton]

Saluton, LiMr. Mi ĵus vidis, ke vi redaktis Lazany‎‎. Tamen ne necesas elĵeti parametrojn el la informkesto. Mi ĵus korektis kelkajn el ili. Bonvolu rigardi la ŝanĝon. Por ke mapo kun markilo bone funkciu, necesas, ke en la parametro "loĝ" ne estu io alia ol numeroj. Tial la rilata jaro estu aparte difinata. --Tlustulimu (diskuto) 15:06, 8 aŭg. 2019 (UTC)

Dankon por klarigo. Sed la forigo ankaŭ aktualigis informojn, ĉar informkesto uzas vikidatumojn. Slovakio havas aktualajn vikidatumajn informojn. Sed multaj paĝoj havas tiun problemon, ekz. https://eo.wikipedia.org/wiki/Bad%C3%ADn Mi povas uzi roboton, sed la forigo estus pli facila solvo. --LiMr (diskuto) 15:20, 8 aŭg. 2019 (UTC)

Kategorio:Muzikalbumoj laŭ jaroj[redakti fonton]

Saluton kara! Mi ĵus rimarkis ke tiu ĉi kaj subaj kategorioj neniel ligiĝas al Kategorio:Verkoj laŭ jaroj. Ĉu eblus korekti tion robote?RG72 (diskuto) 09:38, 26 aŭg. 2019 (UTC)

Farita Farita --LiMr (diskuto) 15:10, 26 aŭg. 2019 (UTC)
Dankegon!RG72 (diskuto) 04:42, 27 aŭg. 2019 (UTC)

Vikipedio:Uzantnomo[redakti fonton]

Saluton, LiMr. :-) Ĉu vi eble jam rimarkis, ke novulo kreis el alidirektilo la jenon: Vikipedio:Uzantnomo? Mi ĵus eĉ iomete provis korekti la lingvaĵon, sed havas problemojn pri la komenca parto. Kion vi pensas pri tio? --Tlustulimu (diskuto) 19:11, 2 sep. 2019 (UTC)

Saluton, jes, tiu artikolo estas pli utila ol alidirekto. Sed ankaŭ mia lingvaĵo en Esperanto estas tre malbona, do mi ne povas helpi vin. :) --LiMr (diskuto) 19:33, 2 sep. 2019 (UTC)

Kategorio:Mortintoj laŭ monatoj[redakti fonton]

Saluton, vi kreis kategoriojn pri mortinoj laŭ monatoj. Ĉu vi aldonos perrobote tien ĉiujn tagojn de konkretaj monatoj tiel, kiel mi aldonis en januaron Mortintoj la 1-an de januaro? Tio eblus ankaŭ kun Kategorioj pri naskiĝintoj laŭ monatoj. Petr Tomasovsky (diskuto) 15:32, 10 sep. 2019 (UTC)

Saluton! Jes, tio estas mia plano. --LiMr (diskuto) 15:44, 10 sep. 2019 (UTC)
Perfekte. Petr Tomasovsky (diskuto) 15:46, 10 sep. 2019 (UTC)
Farita Farita --LiMr (diskuto) 18:15, 12 sep. 2019 (UTC)

Memorigaĵoj - memorindaĵoj[redakti fonton]

Saluton, ĉu vi povus unuecigi perrobote nomojn de kategorioj kaj rilataj paĝoj el nomo Kategorio:Kulturaj memorigaĵoj en Ĉeĥio al Kategorio:Kulturaj memorindaĵoj en Ĉeĥio? Dankon. Petr Tomasovsky (diskuto) 18:09, 12 sep. 2019 (UTC)

Plua kategorio kun "siaj artikoloj" por alinomi estas Kategorio:Kulturaj memorigaĵoj en distrikto Ostrava-urbo al Kategorio:Kulturaj memorindaĵoj en distrikto Ostrava-urbo. Kaj la malplenajn, malĝuste nomitajn kategoriojn poste forigi. Petr Tomasovsky (diskuto) 18:14, 12 sep. 2019 (UTC)
Jes, mi volis fari tion antaŭ longe, sed ne povis scii kiu vorto estas pli ĝusta: memorigaĵo x memorindaĵo. Nun mi faros tion laŭ via rekomendo. --LiMr (diskuto) 18:20, 12 sep. 2019 (UTC)
Estis redakta konflikto: Jen alia kategorio Kategorio:Naciaj kulturaj memorindaĵoj en Ĉeĥio laŭ distriktoj, kie estas kelkaj subkategorioj kiel memorigaĵoj kaj kelkaj kiel memorindaĵoj. Memorindaĵoj estas ĝusta. Petr Tomasovsky (diskuto) 18:22, 12 sep. 2019 (UTC)
Farita Farita - sume 14 kategorioj (ankaŭ en Kategorio:Kulturaj memorindaĵoj en Ĉeĥio laŭ distriktoj). Ĉu alinomi ankaŭ Kategorio:Monumentoj kaj memorigaĵoj en Ĉeĥio kaj Kategorio:Naturaj memorigaĵoj en Moraviasilezia regiono? --LiMr (diskuto) 20:05, 12 sep. 2019 (UTC)
Dankon por la korektoj. Mi opinias, ke korektendaj estas ankaŭ aliaj kategorioj, kie estas "memorigaĵoj" kaj kie devus esti "memorindaĵoj". Dankon. Petr Tomasovsky (diskuto) 05:21, 13 sep. 2019 (UTC)
Farita Farita--LiMr (diskuto) 15:46, 13 sep. 2019 (UTC)

Traduko el la ĉeĥa[redakti fonton]

Saluton, LiMr. Ĉu vi povus traduki la ĉapitron "Použití" de la ĉeĥa Lua-modulo cs:Modul:CommonsLink kaj meti al la ĉapitro "Uzado" de Vikipedio:Lua/Moduloj/CommonsLink/eo? Antaŭdankon :-) --Tlustulimu (diskuto) 17:47, 25 sep. 2019 (UTC)

Saluton, mi povus traduki tion, sed mia Esperanto ne estas bona. Uzanto:Petr Tomasovsky estas sperta ĉeĥa Esperantisto. Lia traduko estos pli bona. Mi helpos vin alie. Grandegan dankon por via nuna laboro! --LiMr (diskuto) 19:02, 25 sep. 2019 (UTC)

Havendaj artikoloj[redakti fonton]

Bonege kaj dankon pro via laboro. Mi ne komprenas kial en oktobro (2019-10) estis 340 en la plej alta kategorio kaj nun 335. Kiel ni povis tuj perdi 5? --kani (diskuto) 20:41, 8 okt. 2019 (UTC)

Saluton, mi ne scias perfekte. La numeroj estas laŭ Kategorio:Havendaj artikoloj. La kategorioj estas laŭ grandoj de artikoloj. Tio uzas sojlojn 10220 kaj 30550. Ilin estas pli grandaj pro intervikiaj ligiloj. Mi pensas ke nun ne estas intervikiaj ligiloj en artikoloj. Mi provas ŝanĝi sojlojn al 10000 kaj 30000. Alia problemo: Kial mankas du artikolojn? Ili ekzistas kaj estas ĝuste en vikidatumoj. Ĉu ne? --LiMr (diskuto) 18:29, 9 okt. 2019 (UTC)
La ŝanĝo ne estis sufiĉa. --LiMr (diskuto) 18:16, 10 okt. 2019 (UTC)

Aŭtomata aprobado[redakti fonton]

Saluton! Mi komencis laboron pri (mal)aprobado de redaktoj en artikoloj de nia Vikipedio. Multaj atendis tion pli ol du jarojn, do jam tempas fini tiun malordon. Sed nun mi atingis la ondon de artikoloj, kie sola neaprobita redakto estis farita de Uzanto:Robin Bot, kiu evidente ne havis tiutempe mempatrolan statuson. Temas pri ŝanĝetoj rilataj al ĝermo-ŝablono. Aprobi ilin permane estas kolosa perdo de tempo, ja evidente temas pri miloj da artikoloj. Ĉu vi povus aprobigi ilin per via roboto? Almenaŭ tiujn, kiuj ne havas aliajn antaŭajn aŭ postajn kontrolendajn ŝanĝojn.RG72 (diskuto) 02:25, 10 okt. 2019 (UTC)

Saluton, bedaŭrinde mi ne scias pri aprobado per roboto. Mi ne trovis tion eblecon. :( --LiMr (diskuto) 17:58, 10 okt. 2019 (UTC)
Terure. Mia tuta aproba laboro haltis pro tio, ĉar mi ne imagas permane klaki milojn da artikoloj. Uff...RG72 (diskuto) 02:05, 11 okt. 2019 (UTC)

Bohemio[redakti fonton]

Saluton, dumtempe ĉi tie estis alinomita artikolo pri Bohemio al Bohemio (lando) kaj la devena paĝo pri Bohemio kreiĝis apartigilo por aferoj nekonataj al ĉiuj. Ĉeĥe ĝi nomiĝas cs:Bohemia. Ĉu vi povus alinomi la paĝojn kaj Bohemio (lando) alinomi al Bohemio? Mi ne povas fari tion mem, ĉar necesas administran forigon por alinomi. Dankon. Petr Tomasovsky (diskuto) 13:06, 19 nov. 2019 (UTC)

Farita Farita - Ĉu alinomi ankaŭ Bohemia al Bohemio (apartigilo)? --LiMr (diskuto) 18:46, 19 nov. 2019 (UTC)
Povas esti ankaŭ tia varianto. La nenecesaj paĝo estus poste forigindaj. Petr Tomasovsky (diskuto) 20:14, 19 nov. 2019 (UTC)
Farita Farita --LiMr (diskuto) 20:48, 19 nov. 2019 (UTC)

Commonscat --> commonscat linio[redakti fonton]

Saluton, kiam vi aldonos ŝablonon pri Commonscat en kategorioj(aŭ alie), bv aldoni ŝablonon {{Commonscat linio}}. Tio estas pli bona rilate al kolonoj en la kategorio. Provu tion ekz. en Kategorio:Vilaĝoj de Ĉeĥio. Nun estas tie du kolonoj de subkategorioj, poste estiĝos normale tri. La ŝablona aspekto de kvarangulo blokas kreadon de tri kolonoj. Mi aldonas ie nur vorton "linio" post commonscat. Petr Tomasovsky (diskuto) 19:24, 22 nov. 2019 (UTC)

Komparu tion kun Kategorio:Urboj de Ĉeĥio, kie mi aldonis vorton "linio" post commonscat. Petr Tomasovsky (diskuto) 19:26, 22 nov. 2019 (UTC)
Saluton, mi vidas, ke vi pravas. {{Commonscat linio}} estas pli bona ol Commonscat. Mi komencos uzi {{Commonscat linio}} pli ofte. Sed iam estas pli bone uzi {{Projektoj}} pro aldonado de Commons+Commonscat+aliaj. Mi pensos pri tio. Eble estas pli bone uzi Commonscat linio en kategorioj kaj Projektoj en artikoloj. --LiMr (diskuto) 20:37, 22 nov. 2019 (UTC)

Kategorio:Subterejo en Ĉeĥio[redakti fonton]

Saluton, ĉu vi havas ian ideon, kiel rapide specifi paĝojn en Kategorio:Subterejo en Ĉeĥio kaj krei novajn kategoriojn el ili, ekz Kategorio:Kavernoj en Ĉeĥio laŭ la ĉeĥa cs:Kategorie:Jeskyně v Česku, kiu ligas ĝuste al Kategorio:Subterejo en Ĉeĥio, kio estas iom malĝusta, ĉar en nia kategorio estas ĉio ajn el la subteraj spacoj. Dankon por via ideo. Petr Tomasovsky (diskuto) 19:07, 4 dec. 2019 (UTC)

Protektitaj areoj - Protektataj teritorioj[redakti fonton]

Saluton, renkontiĝis ĉi tie du nomoj por la sama afero: Kategorio:Protektitaj areoj kaj Kategorio:Protektataj teritorioj. Kio estas laŭ via opinio pli ĝusta? Miaopinie areon povas havi folio de papero, sed la sama folio de papero ne povas havi teritorion. Ĉar oni protektas teritoriojn en landoj, la ĝusta estus Kategorio:Protektataj teritorioj (kun aldono de lando ks.) La dua afero estas - ĉu protektita aŭ protektata rilate al kategorioj. Miaopinie la teritorioj estas protektataj senĉese aŭ daŭre ekde la protekto, do devus esti uzita vorto protektata anstataŭ protektita. Kion vi pensas? Dankon por via opinio. Petr Tomasovsky (diskuto) 06:05, 5 dec. 2019 (UTC)

Intertempe estiĝis diskuto pri tio en Alinomendaj artikoloj. Petr Tomasovsky (diskuto) 06:25, 5 dec. 2019 (UTC)
Saluton, mi ne estas sperta Esperantisto. Vi estas multe pli sperta. Bonvolu demandi aliajn. --LiMr (diskuto) 18:22, 6 dec. 2019 (UTC)

Saluton, ĉu vi povus helpi perrobote alinomi pagojn, kategoriojn kaj subkategoriojn en tiu ĉi afero? Petr Tomasovsky (diskuto) 14:19, 7 dec. 2019 (UTC)

Jes, mi faros tion. --LiMr (diskuto) 16:47, 7 dec. 2019 (UTC)
Protektita areo, Protektata teritorio fariĝu do Protektejoj. Variaĵoj kiel Natura protektata teritorio estu Naturprotektejo ks. kun aldono pri lando, regiono, distrikto ktp. Vd. ekz. Kategorio:Protektitaj areoj en Ĉeĥio, Kategorio:Protektataj teritorioj en ĈeĥioKategorio:Protektitaj areoj laŭ landoj, kvankam mi persone preferas kunigon Protektataj teritorioj ol Protektejoj. La kunigo Protektataj teritorioj estas pli komprenebla. Petr Tomasovsky (diskuto) 17:19, 7 dec. 2019 (UTC)
  • "Kategorio:Protektitaj areoj ..." → "Kategorio:Protektejoj ..."
  • "Kategorio:Protektataj teritorioj ..." → "Kategorio:Protektejoj ..."
  • "Kategorio:Naturaj protektataj teritorioj ..." → "Kategorio:Naturprotektejoj ..." - Bonvolu sendi al mi ekzemplon. Mi vidas neniun "Natura protektata teritorio". --LiMr (diskuto) 18:32, 7 dec. 2019 (UTC)

Okazis malgranda ŝanĝo. Ni lasu kunigon Protektitaj areoj ... en la kategorioj. Ŝanĝendaj do estos nur kunigoj Protektataj teritorioj ... en la kategorioj. Mi iom serĉis: Ĉeĥe chráněné území, slovake:chránené územia, ceteraj lingvoj: protected area aŭ áreas, germane: Naturschutzgebiet = naturrezervejoj, ruse:Охраняемые природные территории = Protektitaj naturaj teritorioj. Videblas, ke la slavaj lingvoj uzas vorton teritorio, la ceteraj areo.

  • "Kategorio:Protektitaj areoj ..." → restos senŝanĝe
  • "Kategorio:Protektataj teritorioj ..." → "Protektitaj areoj ..."
  • "Kategorio:Naturaj protektataj teritorioj ..." → "Kategorio:Naturaj protektitaj areoj ..."

"Natura protektata teritorio" en kategorio ne estas, estas eble nur Protektata pejzaĝa regiono Poodří, kio estu Protektita pejzaĝa regiono Poodří laŭ la ĉeĥa Chráněná krajinná oblast. Almenaŭ ŝanĝendaj estos malpli da paĝoj, el kio rezultas, ke ankaŭ forigendaj estos malpli da paĝoj. Petr Tomasovsky (diskuto) 20:20, 7 dec. 2019 (UTC)

Eble ĝi estas farita. Ĉu "Naturaj memorindaĵoj" kaj "Naturmonumentoj" estas samaj? Vidu Kategorio:Naturmonumentoj kaj Kategorio:Naturaj memorindaĵoj en Ĉeĥio --LiMr (diskuto) 22:01, 7 dec. 2019 (UTC)

Librejoj - Bibliotekoj[redakti fonton]

Saluton, vi kreis plurajn kategoriojn pri Librejoj, ekz. Kategorio:Librejoj en Eŭropo. Ĉu vi povus perrobote alinomi ilin kaj unuecigi ilin kun rilataj artikoloj en Kategorio:Bibliotekoj (kun alternativaj aldonaĵoj). Librejo estas vendejo de libroj kaj en tiuj ĉi kategorioj videble ne temas pri librovendejoj. Dankon. Petr Tomasovsky (diskuto) 07:32, 6 dec. 2019 (UTC)

Librejo estas ĉeĥe knihkupectví, dume biblioteko estas knihovna (veřejná) kaj knihovna povas esti ankaŭ nomita libroŝranko, se temas pri meblo, kien oni enmetas hejme librojn. Petr Tomasovsky (diskuto) 07:37, 6 dec. 2019 (UTC)
Farita Farita - Jes, Bibliotekoj estas pli bona. --LiMr (diskuto) 21:04, 6 dec. 2019 (UTC)