Vikipedio:Kunigendaj artikoloj
Ĉi tiu paĝo enhavas liston de artikoloj, kiuj entenas enhavon pri la sama temo kaj estu tial kunigataj.
Pri la maniero de kunigo, vidu Helpo:Kunigi paĝojn.
Aŭtora portalo |
Enhavo
- 1 Akvoburgo kaj Akvokastelo
- 2 Ŝablono:Lang kaj Ŝablono:Karaktero
- 3 Karbonhidrato kaj Sakarido
- 4 Metroo de Samara kaj Kirovskaja (metrostacio en Samara)
- 5 Metroo de Niĵnij-Novgorodo kaj Kirovskaja (metrostacio en Niĵnij-Novgorodo)
- 6 Debuto kaj Malfermado en ŝako
- 7 Cedrato kaj Cedratujo
- 8 Reĝa monfarejo kaj Monerstampejo en Jáchymov
- 9 Abatejo de Saint-Savin-sur-Gartempe kaj Abatejo Saint-Savin-sur-Gartempe
- 10 Reenkarniĝo kaj Renaskiĝo kaj Metempsiĥozo
- 11 Muzikgrupo, Bando (muziko) kaj Ensemblo (muziko)
- 12 Kategorio:Manekenoj kaj Kategorio:Fotomodeloj
- 13 Führer kaj Gvidanto (politiko)
- 14 Kategorio:Membroj de Eŭropa Parlamento kaj Kategorio:Membroj de la Eŭropa Parlamento
- 15 Flago de Respubliko Uzbekio kaj Flago de Uzbekio
- 16 Sámuel Deáky F. kaj Sámuel Deáki Filep (poeto)
- 17 Gaŭlio kaj Gaŭlujo
- 18 Urbario kaj Urbario (registro)
- 19 Ukanomitama kaj Kamio
- 20 Fido kaj racio kaj Kredago
- 21 Béla Révész (verkisto) kaj Béla Révész (libroeldonisto)
- 22 Papilioj kaj Lepidoptera
|
Por aldoni novan proponon bonvolu uzi la suban butonon. Dankon.
Nuntempe estas 262 kunigendaj artikoloj
Se vi metas ĉi tie artikolojn, el kiuj almenaŭ unu ne povos resti pro lingve malĝusta titolo, tiam la proceduro estas iomete pli komplika. La artikola historio kaj enhavo de la forĵetinda artikolo devos esti savataj. Tion nur povas fari administrantoj, ĉar necesas provizora forigo.
Akvoburgo kaj Akvokastelo[redakti fonton]
Duplicate articles/lists (de:Wasserburg seems to be the source for both). --Steffen Löwe Gera (diskuto) 13:04, 25 Apr. 2014 (UTC)
Komento: Eble la nunaj enhavoj de ĉi tiuj artikoloj samas, sed oni povas distingi du malsamajn temojn, kiel oni distingas ĉe artikoloj Burgo kaj Kastelo. --Tn4196 (diskutoj) 13:00, 26 Feb. 2015 (UTC)
- Laŭ mi "burgo" estas malofta eble superflua vorto. Oni ne povas diri, ke la angla castle kaj la hispana castillo ne estu esperante kastelo sed burgo. La artikoloj kastelo kaj burgo ankaŭ estas kunigeblaj. Por kunigi la kategoriojn, mi volas aŭdi la opinion de kreinto uzanto:Giorno2.--Salatonbv (diskuto) 13:17, 26 Feb. 2015 (UTC)
>>>>>>Por mi ankau kunigotas la du artikoloj: lau mia opinio la kreinto de Akvoburgo (post kiam "mia" Akvokastelo jam estis) simple ne atentis je la jama ekzistado de tion enhavanta artikolo. Tamen, mi ne konas la intencon de la kreinto de la posta BURGO-artikolo. --Giorno2 (diskuto)
- @Giorno2: Via artikolo estis unua kaj via titolo ŝajnas esti pli bona. Sed la enhavo de Akvoburgo havas plimultajn ligilojn. Do, ĉu ni uzu la ligilojn de Akvoburgo kiam ni kunigos la du artikolojn? Sed eble vi volos aldoni aliajn kastelojn post la kunigo.--Salatonbv (diskuto) 13:14, 27 Feb. 2015 (UTC)
>>>>>>> Jes, uzu la ligilojn de AKVOBURGO. Giorno2 (diskuto) Dankon anticipe; mi ne intencas aldoni iun lokon.
Farita. Pri la opinio de uzanto:Tn4196 ni diskutu aliloke. Eble mi proponos ankaŭ kunigon de Burgo kaj Kastelo.--Salatonbv (diskuto) 15:07, 27 Feb. 2015 (UTC)
Ŝablono:Lang kaj Ŝablono:Karaktero[redakti fonton]
Ŝablonoj kiuj havas samajn aspekton kaj celon. --Tn4196 (diskutoj) 17:35, 16 Dec. 2014 (UTC)
Karbonhidrato kaj Sakarido[redakti fonton]
Artikoloj kun nomoj kiuj sinonimas, kaj fakte ili pritraktas la saman temon. --Tn4196 (diskutoj) 17:35, 16 Dec. 2014 (UTC)
Metroo de Samara kaj Kirovskaja (metrostacio en Samara)[redakti fonton]
La dua artikolo tre mallongas kaj povas eniĝi en la unuan, ĉar ĝi estas ĝia subtemo. --Tn4196 (diskutoj) 17:35, 16 Dec. 2014 (UTC)
- Mi pligrandigis la artikolon kaj aldonis interviki-ligilojn. --Dima41 (diskuto) 20:43, 16 Dec. 2014 (UTC)
Metroo de Niĵnij-Novgorodo kaj Kirovskaja (metrostacio en Niĵnij-Novgorodo)[redakti fonton]
Kiel supre. --Tn4196 (diskutoj) 17:35, 16 Dec. 2014 (UTC)
Debuto kaj Malfermado en ŝako[redakti fonton]
Artikoloj kiuj pritraktas la saman temon, kun titoloj, kiuj povas sinonimi. --Tn4196 (diskutoj) 17:35, 16 Dec. 2014 (UTC)
Cedrato kaj Cedratujo[redakti fonton]
Artikoloj pri sanspecaj plantoj (tio estas la sama planto). --Tn4196 (diskutoj) 17:35, 16 Dec. 2014 (UTC)
Farita pro Vikipedio:KUN2--Salatonbv (diskuto) 23:04, 25 Feb. 2015 (UTC)
Reĝa monfarejo kaj Monerstampejo en Jáchymov[redakti fonton]
Artikoloj pri la sama konstruaĵo kiu samlokas. --Tn4196 (diskutoj) 17:35, 16 Dec. 2014 (UTC)
Abatejo de Saint-Savin-sur-Gartempe kaj Abatejo Saint-Savin-sur-Gartempe[redakti fonton]
Saluton. Mi proponas kunigi la artikolojn Abatejo de Saint-Savin-sur-Gartempe kaj Abatejo Saint-Savin-sur-Gartempe. La unua havas titolon kun troa "de" laŭ latinida lingva interfero. Laŭ jam kelkfoje okazintaj diskutoj tio estas evitinda. Tial la kunigo okazu sub la titolo de la artikolo Abatejo Saint-Savin-sur-Gartempe. --Tlustulimu (diskuto) 18:00, 25 Feb. 2015 (UTC)
Por: --Tn4196 (diskutoj) 20:44, 25 Feb. 2015 (UTC)
Por: --pino (diskuto) 08:36, 26 Feb. 2015 (UTC)
Komento: Sed eble la plej bona nomo estas "Abatejo en Saint-Savin-sur-Gartempe", ĉar "Saint-Savin-sur-Gartempe" ne estas la abeteja nomo, sed ĝi estas la vilaĝo, kie la abatejo lokiĝas. --Tn4196 (diskutoj) 13:00, 26 Feb. 2015 (UTC)
- Kunigita. --pino (diskuto) 08:13, 3 Mar. 2015 (UTC)
- @Pino~eowiki: Mi ankoraŭ trovis ambaŭ artikolojn aparte. Kiel vi "kunigis"? --Tlustulimu (diskuto) 08:29, 3 Mar. 2015 (UTC)
- Mi laborantas. --pino (diskuto) 08:31, 3 Mar. 2015 (UTC)
- @Pino~eowiki: Ĉu vi eble konas Specialaĵo:Unuigi_kronologion? --Tlustulimu (diskuto) 08:33, 3 Mar. 2015 (UTC)
- Multe dankon, mi provos uzi ĝin. --pino (diskuto) 08:47, 3 Mar. 2015 (UTC)
- @Pino~eowiki:. En la protokolo de kunigoj aperis la jena teksto "(revizioj ĝis 00:26, 25 Jan. 2014) (eraro)". Ĉu vi aldonis la vorton "eraro" aŭ ĝi ial aperis aŭtomate? --Tlustulimu (diskuto) 09:22, 3 Mar. 2015 (UTC)
- Multe dankon, mi provos uzi ĝin. --pino (diskuto) 08:47, 3 Mar. 2015 (UTC)
- @Pino~eowiki: Ĉu vi eble konas Specialaĵo:Unuigi_kronologion? --Tlustulimu (diskuto) 08:33, 3 Mar. 2015 (UTC)
- Mi laborantas. --pino (diskuto) 08:31, 3 Mar. 2015 (UTC)
- @Pino~eowiki: Mi ankoraŭ trovis ambaŭ artikolojn aparte. Kiel vi "kunigis"? --Tlustulimu (diskuto) 08:29, 3 Mar. 2015 (UTC)
- Kunigita. --pino (diskuto) 08:13, 3 Mar. 2015 (UTC)
@Pino~eowiki: Pri kia eraro temas? La simpla vorteto "eraro" estas maltro detala. Ĉu ne? --Tlustulimu (diskuto) 09:34, 3 Mar. 2015 (UTC)
- La eraro estis : estis du artikoloj por la sama temo. --pino (diskuto) 10:12, 3 Mar. 2015 (UTC)
- @Pino~eowiki: Tamen "eraro" estas tro ĝenerala rimarko. Kial vi ne metis al la komento ligilon al ĉi tiu diskuto? Nun ja jam estas tro malfrue por tio, sed eble por la estonto. --Tlustulimu (diskuto) 15:05, 7 Mar. 2015 (UTC)
Reenkarniĝo kaj Renaskiĝo kaj Metempsiĥozo[redakti fonton]
Estas malnova sed nefinita diskuto ĉi tie Diskuto:Reenkarniĝo.--Salatonbv (diskuto) 12:58, 7 Mar. 2015 (UTC)
Muzikgrupo, Bando (muziko) kaj Ensemblo (muziko)[redakti fonton]
La artikoloj rilatas al preskaŭ sama temo. Laŭ Bertilo, "bando" estas malpli formala sinonimo de "orkestro" kaj "ensemblo" (vidu ankaŭ grupo). Tamen aperas fakta diferenco, ke "bando" estas ĝenerale pli organizita ol "grupo". Aliaj lingvoj diferencigas inter Q2088357 kaj Q215380 (mi malfacile komprenas la diferencon).
Laŭ mia kompreno, "bando" kaj "muzika grupo" povas esti kunigitaj; tamen eble "ensemblo" povus resti memstara, sed mi ne certas. --KuboF (diskuto) 14:50, 7 Mar. 2015 (UTC)
- +1 Mi opinias, ke ni devas kunigi ĉiujn tri artikolojn (eble je la nomo "muzikgrupo"). Orkestro estas evidenta simila sed malsama temo, kiu devas memstari, sed ĉi tiuj ne povas. --Tn4196 (diskutoj) 19:15, 7 Mar. 2015 (UTC)
Por: La ĝermetoj estas klare kunigeblaj. Do, ni elektu la titolon "Bando"?--Salatonbv (diskuto) 01:32, 9 Mar. 2015 (UTC)
Por: Laŭ mi plej bona titolo estas muzikgrupo: bando laŭ rusa vortaro havas alian signifon. --Dima41 (diskuto) 11:16, 9 Mar. 2015 (UTC)
Farita kunigitaj al Muzikgrupo. la sekcio Ensemblo eble memstaros post kresko sufiĉa.--Salatonbv (diskuto) 23:24, 13 Mar. 2015 (UTC)
Kategorio:Manekenoj kaj Kategorio:Fotomodeloj[redakti fonton]
kiuj kategorio kaj ĝiaj subkategorioj estas pli bonaj? Se "Fotomodeloj", bv donu sube {{por}}.
Führer kaj Gvidanto (politiko)[redakti fonton]
Ambaŭ estas ĝermoj. Gvidanto (politiko) ne ligas vikidatumojn. Eble ili estas kunigindaj pro Vikipedio:KUN2 aŭ Vikipedio:KUN3. Sed mi iom zorgas pri la redaktohistorioj.--Salatonbv (diskuto) 00:34, 22 Jun. 2015 (UTC)
Kategorio:Membroj de Eŭropa Parlamento kaj Kategorio:Membroj de la Eŭropa Parlamento[redakti fonton]
Duobligi. Place Clichy (diskuto) 09:07, 24 Jun. 2015 (UTC)
Por: Kunigi je la titolo "Membroj de la Eŭropa Parlamento" (kiel oni detale indikas en la ĉefa artikolo). --Tn4196 (diskutoj) 10:39, 25 Jun. 2015 (UTC)
Flago de Respubliko Uzbekio kaj Flago de Uzbekio[redakti fonton]
Saluton. Mi proponas kunigi la artikolojn Flago de Respubliko Uzbekio kaj Flago de Uzbekio. Bonvolu diskuti pri tio sur Diskuto:Flago de Uzbekio. Dankon. --Tlustulimu (diskuto) 15:51, 15 Okt. 2015 (UTC)
Farita de la kreinto de la nova artikolo kaj iomete korektita de mi. --Tlustulimu (diskuto) 16:14, 15 Okt. 2015 (UTC)
Sámuel Deáky F. kaj Sámuel Deáki Filep (poeto)[redakti fonton]
Saluton. Novulo ĵus proponis kunigon de la artikoloj Sámuel Deáky F. kaj Sámuel Deáki Filep (poeto). La naskiĝdato kaj mortodato en ambaŭ artikolo estas la samaj. Sed nun estas la demando, kiu titolo konserviĝu? Ĉu la pli longa kun krampa parto? --Tlustulimu (diskuto) 17:22, 13 Dec. 2015 (UTC)
Gaŭlio kaj Gaŭlujo[redakti fonton]
Proponis Uzanto:Moldur. Evidenta kazo, ĉu ne? Nur necesas decidi sub kiun titolon ni metu la novan artikolon: Gaŭlio estas la plej kutima nomo, sed la alilingvaj ligiloj ĉiuj estas kun Gaŭlujo. Ĉiukaze ni diskutu en Diskuto:Gaŭlujo, simple ĉar tiu paĝo jam ekzistas.--KEO144000 (diskuto) 14:27, 16 jan. 2017 (UTC)
Urbario kaj Urbario (registro)[redakti fonton]
Duoblaj artikoloj. Moldur (diskuto) 08:56, 9 aŭg. 2017 (UTC)
Ukanomitama kaj Kamio[redakti fonton]
Mi proponas kunigi Ukanomitama en artikolon Kamio. Ankaŭ eble kunigu Susanoo, Ninigi, kaj aliaj Kamioj en unu artikolon. -- Yekrats (diskuto) 18:00, 29 maj. 2019 (UTC)
Komento: Fakte Ukanomitama kaj Kamio estas du malsamaj nocioj, pri kiuj ĉiu estas ligita al respondaj artikoloj en aliaj Vikipedioj. Estus multe da laboro kunigi ĉiujn, kaj ĉu vere utile? DidCORN (diskuto) 20:20, 31 maj. 2019 (UTC)
Fido kaj racio kaj Kredago[redakti fonton]
Dum Fido kaj racio estas sen fraza atikolo, Kredago enhavas longan tekston pri la temo, sed sen ligilo al aliaj Vikipedioj. DidCORN (diskuto) 20:10, 31 maj. 2019 (UTC)
Por: Se neniu kontraŭdiras, mi provos fari la kunigon mi mem. DidCORN (diskuto) 10:22, 13 jun. 2019 (UTC)
Béla Révész (verkisto) kaj Béla Révész (libroeldonisto)[redakti fonton]
Mi supozas ke ambaŭ estas la sama homo. --Ceancata (diskuto) 19:53, 17 sep. 2019 (UTC)
Papilioj kaj Lepidoptera[redakti fonton]
Tiuj du artikoloj traktas la saman temon pri la ordo de insektoj. DidCORN (diskuto) 10:25, 8 dec. 2019 (UTC)
Por: kun titolo Lepidoptera. DidCORN (diskuto) 20:56, 10 dec. 2019 (UTC)