Viktor Pajuk

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Viktor Pajuk
Viktor Pajuk.jpg
Viktor Pajuk
Persona informo
Naskiĝo 22-an de septembro 1959
en Flago-de-Sovetunio.svg Sovetunio
Flago-de-Ukrainio.svg Ukrainio
Lingvoj Esperanto
Nacieco ukraino
Ŝtataneco SovetunioUkrainioUsono
Profesio
Profesio esperantisto
Esperanto
Tradukis en Esperanton plejparte inter Esperanta kaj ukraina beletraĵoj
Esperantistiĝis en 1979
Information icon.svg
vdr


Viktor Pajuk (ukraine Віктор Паюк, angle Viktor Payuk; naskiĝis la 22-an de septembro 1959) estas diplomita Esperantisto (diplomo de EAB), certigita tradukisto (angla-ukraina) de Amerika Tradukista Asocio (ATA), instruisto. Esperantistiĝis en 1979 en Odeso estinte studento de Odesa Nacia Akademio de Telekomunikado, de 1982 - membro de E-klubo "Amikeco" (nun - "Spinosfloro") (Ternopilo), kunfondinto de la Ukrainia Esperanto-Asocio (Poltavo, 1989), ĝia prezidanto (1993-1997), direktoro de revuo Ukraina Stelo (1991), Ĉefa Delegito de Universala Esperanto-Asocio (2001-2011), kompilanto de la du-voluma Esperanta antologio en ukraina lingvo, Ukraina antologio (la lasta - kune kun Volodimir Pacjurko). Liaj literaturaj ukrainaĵoj de Esperanta originala literaturo aperis en multaj literatutaj periodaĵoj, inter ili - Vsesvit. Multjara kunlaboranto de Monato. Vikipediisto.

Unu el ĉefaj traduk-kontrolistoj (ekde Februaro 2013) de la ukraina eldono de "National Geographic - Ukrainio" - revuo de la Nacia Geografia Societo (Usono).

Prezidanto de la Esperanto-Societo de Ĉikago (2006-2011), redaktoro de novaĵbulteno "Saluton!" (de decembro 2004, pli ol 150 seninterrompaj ĉiumonataj numeroj).

Eldonaĵoj[redakti | redakti fonton]

Kongresoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]